Aleksandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aleksandrio (apartigilo).
Aleksandrio
arabe: الإسكندرية Al Iskandariyah, greke: Ἀλεξάνδρεια
urbo
Kajo en Aleksandrio
Flago
Lando Egiptio Egiptio
Provinco Provinco Aleksandrio
Historiaj regionoj
Rivero Nilo Nildelto
Situo Aleksandrio
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 31° 11′ 32″ N 29° 54′ 14″ O / 31.19222 °N, 29.90389 °O / 31.19222; 29.90389 (mapo)
Areo 2 679 km² (267 900 ha)
Loĝantaro 4 110 015 (2006)
Denseco 1 534,16 loĝ./km²
Fondo 332 a.K.
 - fondinto Aleksandro la Granda
Urbestro Adel Labib
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 21500
Telefona antaŭkodo +20 3
Situo enkadre de Egiptio
Situo enkadre de Egiptio
Situo enkadre de Egiptio
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Alexandria
Retpaĝo: www.alexandria.gov.eg/default.aspx
Sfingo Aleksandrio
Kolono de Pompeo
Tramo en Aleksandrio

Aleksandrio (greke Αλεξάνδρεια Alexándreia, kaj arabizite الإسكندرية Al Iskandariyah) estas urbo kaj ĉefa marhaveno en Egiptio ĉe la Mediteranea Maro. Ĝi nomiĝis laŭ Aleksandro la Granda, kiu fondis la urbon en -332, kaj estis hejmo de Eŭklido. Ĝi rapide fariĝis unu de la plej grandaj urboj de la Helenisma civilizo, kaj estis la sidejo de la Ptolemea dinastio. Dum pli ol mil jaroj post sia fondo, ĝi estis ĉefurbo de la lando, kaj restis ĝis hodiaŭ unu el la plej grandaj kaj gravaj urboj de Egiptio. Nun ĝi estas la dua plej granda urbo de la lando.

Iamaj monumentoj

Dum praa tempo, Aleksandrio koniĝis pro sia lumturo (unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo) kaj sia biblioteko (la plej granda en la mondo). Notindas Serapeum.

Aleksandrio en Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj (kaj unuaj) estas Aleksandrio:

Citaĵo
 
Jam ili pluvojaĝas kaj fluge venas Afrikon,
super Egipta grundo, la piramide roklarma.
-Jen kun lumturo luksa l'Aleksandria haveno,
impona konstruaĵo sur la insulo Faroso,
ĉe urbo kun skribrula biblioteko fiera,
kien pilgrime venos la scienculoj el ajna
mondregiono por ĉiubranĉaj studoj erudaj.
Baldaŭ ili alŝvebas al la sabloza Gizeo.
Inter kolonaj temploj, jen piramido Keopsa,
tiuj de Mikerinos kaj diokulta Kefreno,
brilantaj sub sunhelo per kalkoŝtona kovraĵo,
kaj la arkana Sfinkso, alrigardanta nenien,
saĝulo leonkorpa, nura kreanto de morgaŭ.[1] 

Konataj loĝantoj

Eminentuloj de antikva Aleksandrio

Patriarkoj

San Stefano, Aleksandrio

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121-122.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.alexandriatour.com greke http://www.alexsite.com