Aleksandro (poetiko)
Aleksandro estas verso, kiu devenas el la franca poezio, sed estas uzata kun adaptoj ankaŭ en alilingvaj poezioj. Ĝi origine konsistas el 12 (foje 14) silaboj, aranĝitaj en 6 jamboj (foje 4 jamboj kaj 2 anapestoj. Gravas cezuro meze de la verso, kiu disigas ĝin en du hemistikojn.
Laŭ PIV2, "la esperanta aleksandro konsistas el du hemistikoj po du jamboj kaj unu amfibrako".
En recenzo, aperinta en Eventoj 90, pri la Asteriks-Volumo Asteriks kaj Kleopatra, Ulrich Matthias mencias, ke la franca originalo de la kajero enhavas vortludon surbaze de la identeco de la francaj vortoj por aleksandro kaj aleksandriano. Li proponas por la koncerna sceno jenan belan ekzemplon: "Saluton, ho amik', mi ĝojas vin revidi". (Se precize obei la PIV-an difinon eĉ necesus diri "amiko".)
Vidu ankaŭ
Literaturo
- 1984: Kalocsay, Kálmán. Parnasa gvidlibro / Kálmán Kalocsay; Gaston Waringhien; Roger Bernard. Reviziita kaj kompletigita de G. Waringhien. 3-a eld. Pizo: Edistudio 1984, 207 p. kun Skizo de Esperanta metriko. La arto poetika. Esperanta rimaro. ISBN 88-7036-018-0
- 1957: Clark, Brendon. Kien la poezio? / de Brendon Clark. Rickmansworth: Esperanto Publ. Co. 1957, 156 p.