Aleksandro Gribojedov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreton de Aleksandro Gribojedov pentris Ivano Kramskoj

Aleksandro Sergejeviĉ Gribojedov (ruse: Алекса́ндр Серге́евич Грибое́дов) naskiĝis la 15-an de januaro 1790 (laŭ aliaj fontoj en 1795) en Moskvo kaj pereis (estis murdita) la 11-an de februaro 1829 en Tehrano (Persio nun Irano). Li estis eminenta rusa dramisto, muzikisto, poeto kaj diplomato.

Li estas fame konata en la mondo kiel homo unius libri (latine – homo de unu libro), t.e. aŭtoro de lia sola rimarkinda verkaĵo "Malĝojo pro saĝo" (ruse "Горе от ума"). Ĝi ne perdis sian aktualecon ĝis nun kaj estas sufiĉe populara teatraĵo en Rusio.

Origino[redakti | redakti fonton]

Lia patro nobelo Sergio Ivanoviĉ Gribojedov (17611814) apartenis al fama rusa klano, kies radikoj venas el pola familio Grĵibovskij. Lia patrino nomiĝis Anastasia Teodorovna.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Familio de Gribojedov estis sufiĉe riĉa kaj posedis ĉ. 2000 geservutulojn. Juna Aleksandro estis bone edukita kaj flue parolis kelkajn eŭropajn lingvojn (germanan, francan, anglan kaj italan). Poste li eklernis ankaŭ la malnovan grekan, la latinan, la turkan, la araban kaj la persan lingvojn. Li sukcese studis en Moskva universitato kaj jam en 1812 diplomiĝis en tri ĝiaj fakultatoj: matematika, jura kaj leksika.

Milito kontraŭ Francio[redakti | redakti fonton]

En 1812 okazis invado de franca armeo sub gvido de Napoleon Bonaparte en Rusian Imperion. Kiel volontulo Aleksandro Gribojedov rekrutiĝis en moskvan husaran regimenton, kiu dum la milito restis en rezervo kaj ne partoprenis la militbatalojn.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Tbiliso/Tifliso
Manuskripto de "Malĝojo pro saĝo"

En 1814 Gribojedov demisiis kaj okupiĝis ĉefe pri verkado de literaturaĵoj. Ekde 1817 li servis en Kolegio de fremdaj aferoj en Sankt Peterburgo, kie ankaŭ servis lia dufoja samnomulo Aleksandro Sergejeviĉ Puŝkin, granda rusa poeto kaj verkisto. Ambaŭ eminentuloj baldaŭ interkonatiĝis kaj amikiĝis.

Ekde 1818 Gribojedov servis en rusia misio en persa Tehrano. Ekde 1822 lia oficejo troviĝis en kartvela Tbiliso (tiam – Tifliso), kie li servis kiel asistanto pri diplomataj aferoj de ĉefkomandanto generalo Aleksio Jermolov.

En 1826 li estis arestita en fortreso Groznij (nun ĉefurbo de respubliko Ĉeĉenio), ĉar lin oni suspektis en komploto de Decembra ribelo. Li kvar monatojn troviĝis en prizono de Sankt Peterburgo kaj sukcesis pruvi sian lojalecon. Lin oni reliberigis kaj septembre de 1826 li aktive partoprenis en diskuto kaj subskribo de grava Turkmanĉaj traktato en 1828 inter Rusio kaj Persio. Ĝi multe plialtigis avantaĝojn kaj influon de Rusia Imperio en Kaŭkazo.

Gribojedov alveturigis ĝin en St. Peterburgon kaj prezentis al la imperiestro Nikolao la 1-a. Post tio la caro komisiis al li postenon de la ambasadoro de Rusio en Persio.

Pereo[redakti | redakti fonton]

Tombo de Gribojedov en Tbiliso

Fine de 1828 Gribojedov venis persan urbon Tabrizon, kie troviĝis la rusia misiejo. Dum vizito al persa ŝaho Fath Ali Kajar (perse: فتح على شاه قاجار), kies rezidejo estis en Tehrano, la 11-an de februaro 1829 tuta delegacio, inkluzive Gribojedov, estis murdita. Sukcesis saviĝi sole sekretario Malcov. Korpo de morta Gribojedov estis multe vundita, tiel post kelkaj tagoj oni malfacile rekonis kaj aŭtentikigis ĝian apartenecon al la ambasadoro, ĉar lia maldekstra mano havis rimarkindan spuron pro la antaŭa duelo.

Dum transportado de la kadavro en Rusion la procesion trafis Aleksandro Puŝkin kaj mense adiaŭiĝis kun sia amiko.

Gribojedov estis sepultita en la groto de monto Mtacminda en panteono de Tbiliso.

Edzino Nino
monumento de A.Gribojedov en Moskvo. Skulptisto A.Manuilov, 1959
piedestalo de monumento de A.Gribojedov en Moskvo kun personoj el "Malĝojo pro saĝo"

Malfeliĉa geedziĝo[redakti | redakti fonton]

En 1828 Aleksandro Gribojedov edziĝis al tre juna (15j.) kartvela princino Nino Ĉavĉavadze (kartvele: ნინო ჭავჭავაძე), al kiu li antaŭe instruis muzikon. Ŝi estis graveda, kiam ŝia edzo forveturis al Persio. Bedaŭrinde ŝi abortis kaj ties bebo mortis, post komuniko de informo pri pereo de Gribojedov.

Nino tre amis sian edzon kaj neniam plu edziniĝis. Sur la tomboŝtono de Gribojedov estas ŝiaj vortoj: "Racio kaj aferoj viaj estas senmortaj en memoro de rusoj, sed por kio supervivis vin mia amo?"

"Malĝojo pro saĝo"[redakti | redakti fonton]

Esence teatraĵo "Malĝojo pro saĝo" far Aleksandro Gribojedov estas elstara satiro pri tiama moskva mondumo.

Multaj frazoj de libro iom post iom iĝis tre popularaj kaj nun ilin oni ofte uzas kiel aforismoj:

  • Feliĉuloj ne rimarkas kurantan tempon;
  • Mafacila estas via komisio, Kreinto, esti patro de propra matura filino;
  • Langoj de malamikoj estas pli danĝeraj ol pistoloj;
  • Servi mi ĝojas, sed servaĉo naŭzas min;

La teatraĵo estas literatura objekto en rusiaj lernejoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]