Aleksandr Puŝkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aleksandro Puŝkin)
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri fama rusa verkisto. Se vi serĉas informojn pri la samnomaj urboj, vidu la paĝon Puŝkin (urbo) kaj Puŝkino.
Aleksandr Puŝkin
AleksandrPushkin.jpg
Aleksandr Puŝkin
Dato de naskiĝo 6-an de junio 1799
Loko de naskiĝo Flago-de-Rusio.svg Moskvo, Rusia Imperio
Dato de morto 10-an de februaro 1837
Loko de morto Flago-de-Rusio.svg Peterburgo, Rusia Imperio
Nacieco ruso
Sukcesis kiel
Reprezentaj verkoj
  • Ruslan i Ludmila (1820)
  • Kavkazskij plennik (1822)
  • Baĥĉisarajskij fontan (1824)
v  d  r
Information icon.svg
Aleksandr Puŝkin

Aleksandr Sergejeviĉ PUŜKIN (ruse Александр Сергеевич Пушкин; naskiĝis la 6-an de junio 1799 en Moskvo; mortis la 10-an de februaro 1837 en Peterburgo pro grava vundo dum duelo) estis fama rusa verkisto kaj poeto. Li estas rigardata kiel la fondinto de la moderna rusa literaturo.

Junaĝe Puŝkin lernis en la liceo en Carskoje Selo (nun - urbo Puŝkin, proksime al Sankt-Peterburgo). La liceo (malfermita la 19-an de oktobro 1811) estis destinita por nobelaj infanoj ekde 10-12-jara aĝo, la programo celis prepari altrangajn ŝtatajn funkciulojn.

Jam en 1815 Puŝkin deklamis en la liceo en la ĉeesto de plej elstara tiama poeto Gavriil Derĵavin sian poemon "Rememoroj pri Carskoje Selo", ricevis aprobon kaj estis rimarkita.

Jam dum licea studado Puŝkin estis akceptita en literaturan societon "Arzamas", kiu kontraŭis rutinon kaj arkaikecon en literaturo.

Puŝkin finis la liceon en 1817, kun rango de kolegia sekretario (10-a klaso el 14 ekzistantaj) kaj ricevis postenon en la Kolegio pri Eksterlandaj Aferoj. En 1819 li aliĝas literatur-teatran societon "Verda lampo", amikas kun multaj agantoj de onta decembra ribelo, kvankam mem ne partoprenas la konspiron. Tiam li verkis plurajn epigramojn kaj politikajn poemojn. Pro tiuj poemoj li en 1820 estis vokita al la general-guberniestro de Peterburgo. Al li minacis ekzilo al Siberio, tamen influhavaj amikoj sukcesis anstataŭi tion per postenigo en la urbo Jekaterinoslav (nun Dnepropetrovsk). Poste li devis servi en Kiŝinevo kaj Odeso. Pro komplika situacio, formiĝinta ĉirkaŭ Puŝkin en Odeso, en 1824 li petis eksigon el ŝtata ofico kaj estis direktita en la bienon de siaj gepatroj Miĥajlovskoje (Pskova provinco) por vivi tie sub kontrolo.

En 1826 Puŝkin estis vokita al nova imperiestro Nikolao la 1-a, al li estis persone garantiita la protekto kaj liberigo de cenzuro. Tamen en 1828 okazis esploro pro kelkaj akraj verkoj de Puŝkin; la caro ordonis ĉesigi la aferon, tamen Puŝkin trafis sub kaŝitan polican kontrolon.

En 1830 estis akceptita lia edziĝpropono al Natalia Gonĉarova, Puŝkin veturas en la bienon de sia patro Boldino (provinco de Niĵnij Novgorod) por preparoj al nuptofesto, tamen pro ĥolera kvaranteno estis devigita resti tie dum tri monatoj. Tiu Boldina aŭtuno estis plej fruktodona por lia kreado.

En 1833 Puŝkin revenas en Sankt-Peterburgon. La caro donas al li plej malaltan kortegan rangon kamer-junkro, kio estis moka kaj hontiga. En 1834 Puŝkin eksiĝas, havante multajn ŝuldojn. Plej bonaj liaj verkoj estis malpermesitaj.

Por solvi financajn kaj aliajn problemojn, Puŝkin provas eldoni literaturan revuon "Sovremennik" (Nuntempulo), tamen ne havas grandan sukceson.

Vintre 1837 Puŝkin akre konfliktis kun franca oficiro Georges d'Anthès, kaj vokis tiun al duelo, kiu finiĝis per mortiga vundo de Puŝkin.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ruslan i Ludmila (Ruslano kaj Ludmila, poemo, 1820)
  • Kavkazskij plennik (Kaŭkaza militkaptito, poemo, 1822)
  • Baĥĉisarajskij fontan (Baĥĉisaraja fontano, poemo, 1824)
  • Poltava (poemo, 1827)
  • Domik v Kolomne (Dometo en Kolomna, poemo, 1830)
  • Boris Godunov (dramo, 1831)
  • Evgenij Onegin (versromano, 1825-32)
  • Povesti Belkina (Noveloj de Belkin, ciklo de noveloj eldonita sub fikcia aŭtora nomo, 1831)
  • Mocart i Saljeri (Mozart kaj Salieri, dramo, 1832)
  • Dubrovskij (romano, 1832-33)
  • Pikovaja dama (novelo, 1834)
  • Kapitanskaja doĉka (Kapitanfilino, romano, 1836)
  • Mednyj vsadnik (Kupra rajdanto, poemo, 1836)
  • Kamennyj gostj (Ŝtona gasto, dramo, eld. 1839)

krome kelkaj fabeloj kaj centoj da mallongaj poemoj.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Mocart kaj Saljeri.
Kovrilpaĝo de Tri noveloj, eldonitaj en 1923.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]