Aleksandro Tamanjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aleksandro Tamanjan (armene: Ալեքսանդր Թամանյան; ruse: Александр Оганесович Таманян), n. la 4-a de marto 1878 en Ekaterinodar kaj m. la 20-a de februaro 1936 en Erevano. Li estis novklasika arkitekto kaj urbanisto el Armenio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamanjan naskiĝis en Ekatirinodar en 1878 en familio kie la patro estis bankisto. En 1904, Tamanjan diplomiĝis en la Akademio de Artoj de Sankt-Peterburgo. Lia stilo estis klare inspirata de la novklasika arkitekturo, tre populara en Eŭropo dum la 19-a jarcento kaj en Usono ĝis la unua duono de la 20-a jarcento.

Liaj unuaj rimarkindaj verkaĵoj debutas kelkajn jarojn pli malfrue. Li dezajnis i.a., en 1911, la domo de Koŝubei en la imperia rezidejo (Carskoje Selo) proksime de Sankt- Peterburgo, la princa domo Ŝerbatovo en 1911-1913 kaj la domo de la dungitoj de la fervojo en Moskvo inter 1913 kaj 1923.

En 1914, li fariĝas akademiano de Artoj, kaj en 1917, estas nomumata kiel vic-direktoro de la Akademio de Artoj kie li diplomiĝis antaŭ 13 jaroj. En 1923, ekloĝas en Erevano kie gvidas la grandajn projektojn por disvolvigi la novan SSR de Armenio. Li geedziĝis kaj havis filon, Georgi, ankaŭ arkitekto, kaj forpasis en 1936.

Erevano kaj la soveta Armenio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1925, Tamanjan dizajnis la urbajn planojn de multnombraj armenaj vilaĝoj kiaj Leninakan (hodiaŭ Gyumri), Nor-Bajazeto (hodiaŭ Gavaro) aŭ Eĉmiadzin en 1927. Sed Tamanjan estas pli konata kaj fama pro la transformado de la ĉefurbo, Erevano, en la tipa soveta stilo. Liaj unuaj planoj estis sankciataj en 1924 kaj la malnova malgranda provinca ĉefurbo rapide transformiĝas en moderna kaj granda urbo kie regas larĝaj arbumitaj avenuoj kaj multnombraj placoj, ĝis la Placo de la Respubliko, la koro de la urbo ĝis la nuntempo. Li ankaŭ estis la kreanto de multaj erevanaj monumentoj kiel la fama Opero ekkonstruita en 1926.

Aleksandro Tamanjan sur 500 dramoj.

Malgraŭ la novklasikisma stilo kaj la sovetaj influoj, Tamanjan adaptiĝis al la tradiciaj arkitekturo kaj al la enlandaj materialoj. La plejparto de la konstruaĵoj baziĝas sur elementoj de la historia armena arkitekturo kaj uzas ŝtonojn kiel la rozkolora tufo. La uzado de tiu vulkana ŝtono ĝis la nuntempo nomigas Erevanon kiel « rozkolora urbo ». Tamanjan ankaŭ laboris por la preservado de la arkitektura armena kulturheredaĵo kaj gvidis la Komitaton por la protektado de la historiaj monumentoj de Armenio.

En la urbo estis starigata statuo je lia omaĝo en Kentrono kie li estas konsiderata kiel la armena «Haussmann armena».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]