Aleksandro Waldenberg
El Vikipedio
Aleksandro WALDENBERG estis la plej unua esperantisto en la tuta mondo, laŭ atesto de Zamenhof („Universo“, 1910/11, II. volumo). Je la 5-a de decembro 1878 kiel gimnazia kolego de Zamenhof li ĉeestis la feston de naskiĝo de „Lingwe Uniwersala“ (planlingva projekto, el kiu elkreskis Esperanto), do li estas la unua „pra-esperantisto“.
