Aleksandro de Mediĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alia Aleksandro de Mediĉo (1535-1605) estis elektita papo en 1605 kiel Leono la 11-a.


Portreto fare de Pontormo

Aleksandro de Mediĉo (itallingve Alessandro de' Medici), kromnomita Aleksandro la Maŭro, (naskiĝis la 22-an de julio 1510 - mortis la 6-an de januaro 1537) estis neleĝa filo de Lorenzo la 2-a de Mediĉo, duko de Urbino, kaj de andaluzia, maŭrodevena sklavino. Oni kelkfoje asertis, ke Aleksandro estis la filo de la estonta papo Klemento la 7-a, sed tio estas nur malprobabla konjekto.

Duko de Penne, Aleksandro cetere fariĝis la unua duko de Florenco en 1532 (kvankam lia reĝado fakte komencis ekde 1530). Post diboĉa kaj krimema vivo, Aleksandro estis murdita de sia kuzo Lorenzino de Mediĉo (la fama "Lorenzaccio" de Alfred de Musset).