Aleksandro la 1-a (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandro la 1-a imperiestro de Ruslando en 1801-1825
juna Aleksandro. Malantaŭ videblas busto de lia avino - imperiestrino Katerina la 2-a

Aleksandro I Pavloviĉ (Benita), (ruse Александр I Павлович (Благословенный) (n. la 23-an de decembro 1777 en Sankt Peterburgo, m. la 1-an de decembro 1825 en Taganrogo), estis imperiestro de Ruslando ekde 1801 ĝis 1825. Li apartenis al rusia monarka dinastio Romanov.

Origino

Paŭlo la 1-a, patro

Li estis la unua filo de rusaj geimperiestroj Paŭlo la 1-a kaj Maria Teodorovna. Denaske Aleksandron vartis kaj edukis lia avino tiama reĝino de Rusio Katerina la 2-a. Ŝi ne ŝatis sian filon Paŭlon, tial ŝi redonis tutan sian neelĉerpitan amon al la nepo, kiun ŝi intencis surtronigi ankoraŭ dum sia vivo.

Infaneco

Liaj gepatroj kaj ceteraj gefamilianoj ĉefe rezidis en Gatĉina palaco situanta malproksime de Sankt Peterburgo. Tie lia patro Paŭlo Petroviĉ establis tute malsaman vivmanieron kompare kun Sankt Peterburgo, kiu tre similis la prusajn kutimojn kaj morojn. Tial la knabo tre frue adaptiĝis ekvilibri kaj konduti laŭ cirkonstancoj por plaĉi al la avino, al la gepatroj kaj ĝenerale al ĉiuj.

Juneco

Post morto de Katerina la 2-a en 1796 komenciĝis reĝado de Paŭlo la 1-a, patro de Aleksandro, kiu tuj ŝanĝis ordon en la ŝtato laŭ sia kutima maniero.

Pozicio de la juna granda princo tiam malfaciliĝis, ĉar li estis devigita permanente demonstri al la suspektema imperiestro siajn lojalecon kaj estimon. Samtempe li zorge kaŝis sian malaprobon de reformoj, kiujn efektivigis lia patro.

Edzino - Jelizaveta Alekseevna

edzino - Jelizaveta Alekseevna

La 28-an de septembro 1793 granda princo Aleksandro edziĝis al princino Louise Marie Auguste von Baden, kiu post ortodoksiĝo nomiĝis Jelizaveta Alekseevna. Ŝi estis filino de badena princo Karl Ludwig von Baden.

La geedzoj havis du filinojn: Maria (1799-1800) kaj Jelizaveta (1806-1808), kiuj mortis infanece. La 15-an de septembro oni kronis ŝin en moskva Uspenskij katedralo kiel imperiestrino de Rusio.

Ŝia sano ne estis sufiĉe bona kaj ŝi ofte malsanis. Dum akompano de mortinta Aleksandro al Sankt Peterburgo ŝi grave malsaniĝis kaj restis en tula urbeto Belov, kie mortis la 4-an de majo 1826.

Komploto kontraŭ Paŭlo la 1-a

Miĥajlovskij kastelo en Sankt Peterburgo

Malkontento de la rusa aristokrataro pri reformoj de Paŭlo la 1-a rezultigis la komploton kontraŭ li okazintan la 23-a de marto 1801 en Miĥajlovskij kastelo de Sankt Peterburgo.

Lia filo, heredinto Aleksandro sciis pri la komploto kaj ĝiaj celoj. Kvankam li supozis nure detronigon de sia patro, sed li tiam jam estis dudektrijara saĝa viro kaj kapablis imagi murdon de la imperiestro, kiu reale okazis. Lia tiama silento egalis lian tutan konsenton pri agado de la komplotintoj.

Surtroniĝo

Post sia surtroniĝo kaj kronado septembre de 1801 Aleksandro la 1-a provis okazigi kelkajn liberalajn reformojn, sed sukcesis unue efektivigi nur la novan leĝon "Pri liberaj agrokulturistoj", kiu rajtigis bienulojn forlasi ties servutojn kun terenoj pro elaĉeto. Tiam unue aperis klaso de liberaj agrokulturistoj en Rusio.

Ekstera politiko

Komenco de la deknaŭa jarcento, kiam reĝis Aleksandro la 1-a, en Eŭropo dominis Francio, kiun sukcese gvidis Napoléon Bonaparte. La franca imperiestro kelkfoje provis alianciĝi kun Rusia imperio. Dum kurtaj periodoj ties pozicioj estis relative bonaj kaj havis pozitivajn rezultojn.

rendevuo de du imperiestroj en Tilsit

Tamen Aleksandro la 1-a partoprenis du koaliciojn kontraŭ napoleona Francio (kun Prusio en 1804-1805 kaj kun Aŭstrio en 1806-1807). La koalicianoj malvenkis batalon ĉe ĉeĥa urbo Slavkov (germane Austerlitz) en 1805, kaj batalon apud (Friedland nun Pravdinsk en Kaliningrada provinco de Rusio) en 1807.

La 7-an de julio 1807 Aleksandro la 1-a kaj Napoleon la 1-a subskribis packontrakton en Tilsit (nun Sovetsk en Kaliningrada provinco de Rusio). La dokumento fiksis tiamajn limajn ŝanĝojn en Eŭropo kaj ambaŭ ŝtatoj proklamis sin malamikoj de Brita imperio.

En 1810 Aleksandro la 1-a malaprobis gefianĉiĝon de sia fratino Anna kaj Napoleono la 1-a. Iom post iom rilatoj inter du grandaj landoj de Eŭropo malvarmiĝis kaj en 1812 komenciĝis milito.

Granda Patriota milito de 1812

Ĉefaj kialoj

Francio en 1811 alianciĝis kun Aŭstrio kaj februare de 1812 kun Prusio kontraŭ Ruslando, kiu postulis forigi la francajn mulittrupojn el Prusio, ĉar tion malpermesis Tilsita packontrakto.

Siaflanke Francio estis malkontenta pri nesufiĉa blokado de Britio, kiun okazigis Rusio.

Komenco de la milito

La 22-an de junio 1812 Napoleon la 1-a ordonis komenci la milton kaj jam la 24-an de junio avangardo de la franca armeo transveturis riveron Neman kaj okupis urbon Kaŭnason (ruse Kovno).

Aleksandro la 1-a ricevis informon pri la franca invado vespere de la 24-a de junio en Vilno (litove Vilnius), kiu jam la 28-an de junio estis ankaŭ okupita.

Komenco de la milito estis malsukcesa por Rusio.

Borodino

Napoleon en Borodino

Kvankam du ĉefaj rusaj armeoj estis multenombraj kaj ties tuta armilaro eĉ superis la francan, sed ili troviĝis en diversaj lokoj de la lando kaj ne sukcesis ĝustatempe koncentriĝi kaj unuigi siajn fortojn en necesaj direktoj.

Tiama cefmarŝalo de la rusa armeo maljuna Mikaelo Kutuzov (ruse Михаил Илларионович Кутузов) evitis grandajn batalojn kaj permanente retiriĝis.

Tamen post perdo de granda urbo Smolensko kaj vasta teritorio de Rusio necesis rezisti pli arde.

La rusa militistaro elektis areon apud submoskva vilaĝo Borodino por granda batalo kontraŭ la francaj invadintoj, kiu okazis la 7-an de septembro 1812. En ĝi sukcesis neniu, ĉar estis grandaj viktimoj de ambaŭ flankoj. Tamen Kutuzov ordonis retreti por konservi restaĵojn de la rusa armeo.

Evakuado el Moskvo

Multaj generaloj kaj oficiroj, precipe moskvanoj, ne volis forlasi la amatan patrourbon Moskvon, sed finfine obeis la ordonon de la ĉefmarŝalo.

invado de la franca armeo en Moskvon

La franca imperiestro Napoleon Bonaparto gvidinta mem milittrupojn longatempe atendis ŝlosilaron de la urbo sidinte en Petrovskij palaco kaj observinte Moskvon de sur Poklonnaja Gora (Monteto por Riverencoj). Tamen li ĝin ne ricevis kaj la 14-an de septembro 1812 Moskvo estis okupita.

Moskvanoj tute ne deziris restigi al malamikoj nekalkuleblajn trezorojn troviĝintajn tie kaj antaŭ sia forveturo multaj domposedantoj okazigis brulegojn. Rezulte du trionoj da urbospaco estis plene forbruligitaj kaj detruitaj. Veninta malvarmego, manko de taŭgaj konstruaĵoj por loĝado kaj nutraĵoj devigis francojn la 19-an de oktobro forlasi Moskvon. Samtempe Napoleono tre timis esti ĉirkaŭigita kaj atakita per la refortiĝinta rusa armeo aginta kune kun partizanoj.

Antaŭ sia forlaso Napoleon la 1-a ordonis eksplodigi Kremlon, sed manko de pulvo ne permesis ĝin entute detrui, kvankam kelkaj turegoj kaj muroj estis grave difektitaj. Grandan trofeon konsistigitan el oraĵoj, diamantoj ktp forveturigis el Moskvo Napoleon la 1-a, sed permanentaj atakoj de la rusa armeo dum veninta frosta vintro devigis lin forĵeti preskaŭ ĉion por faciligi sian urĝan remarŝon. Bedaŭrinde ĝis nun tiuj ŝtelitaj trezoroj ne estas trovitaj, kvankam ofte okazas provoj malkovri almenaŭ ion ajn.

Rusaj partizanoj

franca retiriĝo

Atakoj de la rusa armeo kaj lokaj partizanoj devigis francojn (reale la francan armeon konsistigis reprezentantoj de multaj ceteraj nacioj de Eŭropo) marŝi laŭ tiu sama vojo, laŭ kiu ili moviĝis somere. Ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estis detruitaj kaj malplenaj, tial tre mankis nutraĵoj por homoj kaj ĉevaloj.

Fino de la okupado

Rezulte de kelkaj bataloj, inter kiuj rimarkindas transirado de rivero Berezina la franca armeo grave reduktiĝis kaj ĝiaj malmultenombraj restaĵoj el 1600 kompatindaj militistoj saviĝis en Prusio meze de decembro 1812.

La Granda Patriota milito finiĝis, en kiu Rusio venkis.

Frakaso de Francio

Post malsukceso en Rusio Napoleon la 1-a kolektis novan armeon por rezisti en Eŭropo. Tamen oktobre de 1813 li fiaskis en batalo ĉe Leipzig kaj aprile de 1814 post perdo de Parizo li abdikis la francan tronon.

Viena kongreso en 1814-1815

Viena kongreso komenciĝis la 8-an de oktobro 1814 kaj daŭris kelkajn monatojn. Ĝi refaris la regnostrukturon de Eŭropo kaj fiksis la novajn limojn de la ŝtatoj. Rusio, Britio, Prusio, Aŭstrio kaj iuj malpli grandaj landoj konfirmis la novan eŭropan ordon kaj ŝanĝis sian influon aliloke.

Aŭtoritato de Rusio kaj ĝia imperiestro Aleksandro la 1-a estis tre alta. Laŭ lia propono oni establis Sanktan Aliancon de kvar landoj (Aŭstrio, Prusio, Rusio kaj Britio), kiu celis la interhelpon de eŭropaj monarkioj. Ĝi rezultigis longan stabilecon en Eŭropo. Ruslando grave ekspansis okcidenten kaj suden.

Gloro en Rusio

Aleksadrova Kolono en Sankt Peterburgo surfone de Vintra palaco
Enirejo de Aleksandrova ĝardeno

Gloro de Aleksandro la 1-a en la patrujo estis tre granda kaj ĉiea. Samlandanoj diverse esprimis sian respekton al la imperiestro.

En Sankt Peterburgo oni konstruis laŭ projekto de Auguste de Montferrand t.n. grandegan (alteco 25.45 m aŭ 83 ft 6 in) kaj belegan Aleksadrovan Kolonon (ruse Александрийский столп). En Moskvo oni establis Aleksandrovan Ĝardenon ĉe Kremlo.

Sekreta Testamento

Lastaj jaroj de vivo de Aleksandro la 1-a restis en historio kiel malklraj kaj miraklaj. Li iĝis tre suspektema kaj ŝajne perdis esperon pri realigo de iuj siaj iluzioj kaj revoj.

Li ne havis idojn kaj do heredinto devis esti granda princo Konstantino, la dua frato en la familio. Li ankaŭ ne havis gefilojn kaj preferis loĝi en Varsovio.

La 16-an de aŭgusto 1823 Aleksandro la 1-a subskribis la sekretan testamenton kaj heredigis la rusian tronon al sia frato Nikolao. La testamento estis kaŝita en la koverton kaj decidon de la imperiestro konis neniu, inkluzive ambaŭ liajn fratojn.

Subita morto

Petropavlovskaja fortreso de Sankt Peterburgo
familia kripto de dinastio Romanov en Petropavlovskij katedralo

Subita morto de imperiestro Aleksandro la 1-a en fora suda urbo Taganrogo la 1-an de decembro 1825 (laŭ legendo li permanente turmentiĝis pro murdo de sia patro Paŭlo la 1-a kaj tial simulis sian pseŭdan morton kaj poste vivis kiel ermito sub kaŝnomo Fjodor Kuzmiĉ ĝis sia reala morto en 1864) okazigis konfuzon en la rusa socio kaj eĉ ribelon decembre de tiu jaro.

Post longa transportado oni lin sepultis en Petropavlovskij katedralo de Sankt Peterburgo.

Eksteraj ligiloj

greke La Granda Rusa Bibliografia Vortaro pri Aleksandro la 1-a (ru)