Aleksandro la 3-a (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aleksandro Aleksandroviĉ Romanov
Imperiestro de Rusia Imperio
Aleksandro la 3-a
Aleksandro la 3-a
Regado 1881-1894
Kronado 27-a de majo 1883
Devena nomo АЛЕКСАНДР III Александрович Романов
Blazono de Ruslando
Blazono de Ruslando
Ceteraj titoloj Imperiestro de Ruslando
Naskiĝo 10-a de marto 1845
en Flag of Russian Empire for private use (1914–1917) 3.svg Sankt Peterburgo, Rusa Imperio
Morto 1-a de novembro 1894
en Flag of Russian Empire for private use (1914–1917) 3.svg Livadio, Krimeo
Tombo Petropavlovskij katedralo, Sankt Peterburgo
Antaŭulo Aleksandro la 2-a
Sekvanto Nikolao la 2-a
Edzino Maria Teodorovna
Idaro Nikolao (1868-1918)
Aleksandro (1869-1870)
Georgo (1871-1899)
Ksenia (1875-1960)
Mikaelo (1878-1918)
Olga (1882-1960)
Dinastio Dinastio de Romanovidoj
Patro Aleksandro Nikolajeviĉ
Patrino Maria Aleksandrovna
v  d  r
Information icon.svg

Aleksandro la 3-a (ruse: АЛЕКСАНДР III Александрович Романов) (10-a de marto 18451-a de novembro 1894) estis imperiestro (caro) de Rusia Imperio ekde 14-a de marto 1881 ĝis lia morto. Li restis en la historio kiel Aleksandro Paciganto, ĉar dum lia regado Ruslando militis kontraŭ neniu. Li apartenis al rusa monarka dinastio Romanov.

Origino[redakti | redakti fonton]

Granda princo Aleksandro estis la dua filo de geimperiestroj Aleksandro la 2-a kaj Maria Aleksandrovna. La gepatroj havis entute ok gefilojn. Plej aĝa filo naskiĝinta en 1843 nomiĝis Nikolao, kiu estis la heredonto de la rusia trono.

Heredonto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rusa tradicio Aleksandron kaj la ceterajn filojn de la cara familio deinfanece oni edukis kaj preparis por la militista kariero.

Aprile de 1865 Nikolao mortis en Nico (Francio) pro sekvoj de antaŭa traŭmo de lia rakio. Tiam dudekjaran grandan princon Aleksandron oni proklamis kiel nova heredonto.

Lia nova ŝtata statuso grave ŝanĝis lian vivmanieron, ĉar liaj devoj multe pliiĝis. Li ĉefis en la Ŝtata komitato por apogo kaj helpo al mizeruloj, membris en la Ministraro kaj la Ŝtata Konsilio, estis Hetmano de la rusa kozaka militistaro kaj estis kanceliero de Helsinka universitato.

En 1877 li partoprenis la rusian-turkan militon kiel komandanto de la multenombra milittrupo, kiu sieĝis turkajn fortresojn en Ŝumla kaj Silistrio. Post la milito li estris la gvardian korpuson en Sankt Peterburgo.

Regado[redakti | redakti fonton]

La 13-an de marto 1881 pro la terora akto pereis la imperiestro de Rusia Imperio Aleksandro la 2-a, patro de Aleksandro Aleksandroviĉ.

De tiam li iĝis la nova reĝo de la lando sub nomo Aleksandro la 3-a.

Enlanda politiko[redakti | redakti fonton]

Ekonomia[redakti | redakti fonton]

Dum reĝado de Aleksandro la 3-a videble elkreskis industrio, komerco kaj agrikulturo de Rusio, kiu tiam iĝis unu el kvin plej progresintaj kaj potencaj landoj en la mondo.

Politika kaj socia[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la enlandan politikon de la imperiestro oni nomas “kontraŭreforma”, ĉar li dubis pri pozitivai rezultoj de reformoj efektivigitaj dum reĝado de lia patro Aleksandro la 2-a. Jare 1892 li akceptis novan elektordon de urba memreĝado. La malnova sistemo de tri-klasa elektistaro ŝanĝis al alia, kiam en la elektado povis partopreni nur sufiĉe riĉaj hejmhavistoj. Krome, la numero da deputitoj malgrandiĝis kaj lia laboro iĝis pli kontrolita far guberniestroj.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Efektive Aleksandro la 3-a restis en la historio kiel Aleksandro Paciganto, ĉar ekde 1881 ĝis 1894 Rusio militis kontraŭ neniu.

La imperiestro konkludis, ke Ruslando bezonas neniujn aliancanojn, ĉar strebas konservi eternan neŭtralecon en la internaciaj rilatoj. Tamen tiam li neformale multe apogis Francion, kiu danke nomis unu el plej belaj pontoj en Parizo – ponto de Aleksandro III.

Maria – malfeliĉa fianĉino kaj feliĉa edzino[redakti | redakti fonton]

Novbakitaj geedzoj Aleksandro kaj Maria en 1868

La unua heredonto en la cara familio estis Nikolao, plej aĝa filo. Li estis oficiala fianĉo de dana princino Dagmara (Marie Sophie Frederikke Dagmar). Antaŭ lia morto en Nico (Francio) en 1865, tien venis lia amata frato Aleksandro kaj lia malfeliĉa fianĉino Dagmara por adiaŭi. Oni diras, ke la mortanto kunigis ties manojn kaj benis por ilia gefianĉiĝo.

Efektive ambaŭ gejunuloj ekamis unu la alian kaj la 28-an de oktobro 1866 ili geedziĝis. La feliĉa edzino naskis poste ses gefilojn. Plej aĝa filo Nikolao estis ekde 1894 imperiestro de Rusia Imperio sub nomo Nikolao la 2-a.

Post ortodoksiĝo Dagmara nomiĝis Maria Teodorovna. Ŝi tre amis kaj respektis Rusion, tial laŭ ŝia testamento ŝian korpon (post ŝia morto en 1928) oni retombigis el Kopenhago en Petropavlovskij katedralon de Sankt Peterburgo en 2006.

Rusa prodo[redakti | redakti fonton]

La imperiestro estis efektiva rusa prodo. Li havis altkreskan kaj fortan staturon. Li povis perfingre fleksi monerojn kaj permane disrompi hufoferojn.

Oktobre de 1888 okazis kraŝo de la trajno, en kiu veturis la cara familio. Aleksandro la 3-a tenis falantan vagonan tegmenton dum tempo necesa por evakuado de liaj gefamilianoj.

Malsano kaj morto[redakti | redakti fonton]

palaco en Livadio

Tiu ĉi katastrofo vundinta la lumbon de la caro havis kromajn negativajn sekvojn, ĉar baldaŭ malsaniĝis liaj renoj.

Medicinistoj lin longe kuracis, sed la 1-an de novembro 1894 Aleksandro la 3-a mortis pro nefrito en sia somera rezidejo Livadia, Krimeo.

Lin oni sepultis en Petropavlovskij katedralo de Sankt Peterburgo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] verkisto Radzinski rakontas historion de Rusio. Senpaga filmo ruse