Alelopatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alelopatio (planta misakordo) estas propreco de plantoj, sekrecii, produkti organikajn kombinaĵojn, kiuj baras, limigas kreskon aŭ ĝermadon de plantoj. La alelopatio povas esti rigardata kiel specifa formo de la ekologia konkurado inter plantoj.

La kaŭzo de la alelopatio estas la sekreciado de tiuj materialoj, kiuj rekte aŭ nerekte – post transformiĝo – iĝas fitotoksaj. La sekreciado, disdono povas okazi tra la radikoj aŭ post disfalo de folioj. Tipa ekzemplo estas la juglanda arbo, en kies folioj estiĝas netoksa glikozido, kiu tra la radikoj aŭ per tralavado de la falitaj folioj atingas la medion. Tra simplaj kemiaj reakcioj estiĝas la neaktiva materialo juglono, materialo, kiu baras kreskon aŭ ĝermadon de multaj plantoj. La juglono malebligas ekz. ĝermadon de salatplantoj.

Aliaj plantoj kun forta alolopatia efiko estas ailanto (Ailanthus altissima), hipokastano (Aesculus hippocastanum), agripiro (Agropyron repens) ktp..

Oni povas observi ankaŭ similajn alelopatiajn efikojn okaze de disfalo de la folioj (ekz. pinglofolioj).

Oni esploras la alelopatiajn efikojn por eluzi tiun fenomenon en la plantoprotektado. Oni serĉas por kemiaĵoj (herbicidoj), kiuj efike baras kreskon kaj ĝermadon de fiherboj.

Je iniciato de Barato, oni fondis en 1994 la Internacian Alelopatian Societon (International Allelopathie Society aŭ IAS). Ĝi celas apogon kaj disvatiĝon de konoj kaj esploroj pri alelopatio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]