Alemana Instituto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la ĉefa enirejo

Alemannische Institut Freiburg i. Br. e. V. (esperante: La alemana instituto r.a.) estas registrita asocio. Ĝi estas unuiĝo de sciencistoj, kies celo estas la esplorado de la alemana lingvo-regiono. La alemana instituto havas pli ol 200 membroj el preskaŭ ĉiu scienca fako, ekzemple geografio, geologio, germanistiko, historio, dialektologio, pejzaĝflegado, botaniko, forstado, landplanado, arĥeologio, jurhistorio, arthistorio kaj historio de la arkitekturo, forensa medicino, sociologio kaj aliaj.

Ĝi fondiĝis en 1931 laŭ instigo de la regna ministro pri internaj aferoj Joseph Wirth kiel eksteruniversitata esplorinstitucio. Longjara prezidanto estis la geografo Friedrich Metz.

La Alemana Instituto agas kiel ligo inter la fakaj sciencoj kaj la interesata publiko per (popular)-sciencaj publikaĵoj pri loĝantoj, kulturo kaj geografio (germane: „Landeskunde“), per eventoj kaj prelegoj tiurilate. Krome la asocio subtenas la kunlabron kun aliaj kulturaj kaj historiaj institucioj pri loĝantoj, kulturo kaj geografio de Alemanujo en sudokcidenta Germanio, orienta Francio kaj Svislando.

La instituto estas registrita asocio kiu estas grandparte financata de la germana federacia lando Baden-Virtembergo. Krom la ĉefa sidejo en Freiburg la instituto havas laborgrupon ĉe la Universitato de Tubingeno.

La nuna prezidanto de la Alemana Instituto estas Hans Ulrich Nuber.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

47.995787.84475