Alemana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alemannic-Dialects-Map-French.png

La alemana lingvo (ISO-Kodo 639-3: gsw) estas dialektaro de la germana lingvo, parolata de alemanoj en suda Germanio, orienta Francio (Alzaco), Svislando, Liĥtenŝtejno kaj en Vorarlberg, la plej okcidenta federacia lando de Aŭstrio. Ĝiaj regionaj formoj estas tre malsimilaj kaj ne ĉiuj reciproke kompreneblaj.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Dum ĝis la komenciĝo de la industriiĝo praktike ĉiu valo, vilaĝo kaj urbo havis sian propran kaj tipan dialekton, oni nuntempe observas, en Svislando kaj Aŭstrio, ke en certaj grandregionoj la dialektoj alproksimiĝas. Tio signifas unuflanke, ke la nombro de alemanaj dialekt-variaĵoj en la lastaj jaroj draste malpliiĝis, dum aliflanke la grandregionaj variaĵoj fortiĝis. Oni do hodiaŭ (sen postulo esti kompleta) trovas la jenajn ĉefdialektregionojn en Alemanujo: Alzaco, Baden-Virtembergo, Bazelo, Berno, Forarlbergo, Grizono, Sankt Galo, Ŝvabio, Valezo kaj Zuriko. En kelkaj geografie protektitaj valoj krome konserviĝas apartaj variantoj kiel ekzemple la valeza aŭ la togenburga.

La alemanajn dialektojn en Svislando oni ofte grupigas sub la termino "svisgermana lingvo": Kvankam lingvistike ne ekzistas klara limo inter tiuj kaj la aliregionaj alemanaj dialektoj, ekzistas pragmatika diferenco: La svisgermanaj dialektoj uziĝas en preskaŭ ĉiuj konversaciaj situacioj prefere ol la altgermana lingvo, dum en la cetera teritorio de la alemana lingvo la norma germana lingvo en tre multaj situacioj estas preferata al la loka alemana dialekto kaj en multaj lokoj preskaŭ formortigis la alemanajn dialektojn.

Najbaraj dialektdiferencoj[redakti | redakti fonton]

esperante normgermane superrejnalemane rejnfrankonie noto
pomo Apfel Apfel Appel Nur por partoj de la nordokc. parto
domo Haus Huus Haus
esperante normgermane superrejnalemane sudfrankonie
domo Haus Hûs Haus
esperante normgermane ŝvabe sudfrankonie
bona gut guat gut
domo Haus Hous Haus
esperante normgermane ŝvabe orientfrankonie
kolera böse bais bees
larĝa breit broat breit
domo Haus Hous Haus
esperante normgermane ŝvabe bavare
al vi (pl.) euch ui enk
vi (pl.) ihr ui(r) / (d)iir ees
demandi fragen fragen frogen
turni drehen dräja draan
esperante normgermane malalt-/plejaltalemane bavare
domo Haus Huus Haus

Uzo[redakti | redakti fonton]

En la historia respektive la hodiaŭa alemana lingvoregiono, kiu konincidas kun la sudokcidento de la germana lingvoteritorio loĝas ĉirkaŭ 10 milionoj da homoj. Alemanujo (tio estas la teritorio, kie vivas la alemanoj - ne temas pri politika unuo, kio ja ne ekzistas, ja fakte de post la malapero de la Duklando Alemanio konsistas el alemana Svislando, Liĥtenŝtejno, Vorarlberg, Alzaco, Ŝvabio kaj Baden-Virtembergo. La rolo de la alemana dialekto estas tre malsama en la diversaj alemanaj regionoj. En Germanio precipe en la plej nordaj partoj de Alemanujo la lingvo estas kvazaŭ nur sublingvo, kion oni parolas nur inter kamparanoj aŭ inter apartaj sociaj grupoj kaj precipe en familio. Ju pli suden oni venas, despli vivas la dialekto tamen kiel socie grava lingvo. En Svislando, Liĥtenŝtejno kaj Vorarlberg la alemana estas la ĉiutage uzata ĉefidiomo. En Svislando kaj Liĥtenŝtejno la alemana estas la plej uzata lingvo en radio, televido kaj ankaŭ en la oficejo. En plej multaj svisaj lernejoj malgraŭ la oficiala ordono utiligi en la instruado la germanan, la plej multaj lecionoj okazas en la alemana, kaj tio validas eĉ ĝis la universitata nivelo. La kutima interkonsento estas, ke oni en tiaj rondoj utiligu la alemanan dum neniu protestas, respektive ne ĉeestas homoj, kiuj evidente ne komprenas ĝin. En Alzaco la alemana estas la historia teritoria lingvo, sed pro la enmigro de franclingvanoj en Alzaco la alemanoj en tiu historie alemana provinco fariĝis minoritato. En Alzaco la alemana estas hodiaŭ akute minacita. Tio ŝuldiĝas unuflanke al la eksploda kresko de la alzacaj ĉefurboj kiuj allogis amason da francaj laboristoj kaj aliflanke al la plurjardeka subprema kaj centrisma politiko de Parizo. Krom kelkaj maljunuloj en Alzaco fakte en tuta Alemanujo ne ekzistas homoj, kiuj parolas nur la alemanan. Plej multaj samtempe parolas la germanan kaj laŭ situacio saltas de la alemana al la germana kaj reciproke. Fakte nur tial eblas kun germanoj la interkompreniĝo. Kiam svisoj (kio ĝis antaŭ malmultaj jaroj estis konsiderata malĝentila ago, sed en la nuna tempo pli kaj pli disvastiĝas) parolas ne modifitan aŭ al fremduloj adaptitan alemanan dialekton, tiam germanoj sen konoj de la alemana restas absolute sen ŝanco al kompreno. La fenomenon de tiu kvazaŭ dulingveco en Alemanujo oni nomas en la faka lingvo diglosion.

Variaĵo de la germana aŭ memstara lingvo?[redakti | redakti fonton]

La kompreneblo de alemana por altgermanparolantoj estas divers(mal)facila depende de la dialekto. Tial kelkaj lingvistoj kiu diferencigas la lingvojn ĉefe laŭ la reciproka kompreneblo, konsideras la alemanan kiel memstara lingvo.

La uzo de la kriterio "reziproka kompreneblo" estas pridisputata ĉar la alemana kiel parto de la germanaj dialektoj sen limoj en aliajn germanajn dialektojn transiras. Pro tio la kompreneblo estas nur subjektiva faktoro dipende de aĝo, loĝloko kaj persona fono de la koncernata persono. Dependas ankaŭ kiel reciproka kompreneblo estas difinita. Oni povus tiel diferencigi plurajn alemanajn lingvojn memstarajn, ĉar la reciproka kompreneblo ankaŭ ne estas garantiita inter ĉiuj alemanaj dialektoj. Ĝenerale la kompreneblo de dialektoj kvazaŭ ĉiam ne estas garantiita por homoj venantaj de aliaj dialektregionoj.

Oni povas fakte observi, ke kutime la loĝantoj de la najbaraj dialektregionoj povas reciproke interkompreniĝi, dum ju pli granda estas la distanco, des malpi interkompreniĝo eblas. Profesoro Meinrad Scheller en prelegserio pri ĝenerala lingvistiko en la Universitato Zuriko kreis por ĉi-tiu fenomeno la nocion "dialekta kontinuo". Dum zurikanoj kaj ŝvaboj aŭ svaboj kaj hesoj unuflanke kaj nederlandanoj kaj platgermanoj aliflanke bone interkompreniĝas, interkompreniĝo inter hesoj kaj zurikanoj aŭ hesoj kaj holandlandanoj malfacilas, kaj interkompreniĝo inter holandlandanoj kaj zurikanoj praktike maleblas.

Anstataŭ nur konsideri la interkompreniĝon, kiu ne nur de objektiva sed ankaŭ de multaj subjektivaj faktoroj dependas, alia grava kriterio ĉu temas pri du dialektoj de sama lingvo aŭ sendependaj lingvoj, estas la kohereco de la gramatiko. Kaj ĉi tie oni devas konstati, ke inter la nederlanda kaj la normgermana ekzistas relative granda kohereco gramatika, dum la alemana havas komplete malsaman gramatikan strukturon ol la germana. La verba sistemo de la alemana estas komplete alia: La germana konas ses tempoformojn, la alemana nur du, dum la alemana havas supinon, kiu entute mankas en la germana! Laŭ gramatikaj vidpunktoj fariĝas tute evidenta, ke la alemana estas memstara lingvo kaj ne simple dialekto de la germana. Se oni prenus ĉiujn lingvajn kriteriojn, tiam oni fakte kun multe pli da pravo konsideru, ke hispana, kataluna kaj itala lingvoj estas dialektoj de la sama novlatina lingvo. Konkludo: Ke oni konsideras tiujn tri lingvojn kiel lingvoj dum oni diras, ke la alemana estas dialekto germana, estas pure politika afero, sed neniel lingvistika.

Ni do povas diri (por citi profesoron Meinrad Scheller dum la supre menciita prelego): "El politika vidpunkto la alemana estas germana dialekto, el lingvistika vidpunkto temas pri du sendependaj lingvoj, dum ĉe la itala, hispana, kataluna kaj portugala estas ekzakte inverse."

Kial la oficiala svisa politiko konsideras la alemanan dialekto kaj ne lingvo?[redakti | redakti fonton]

Se oni prenas cinikan citaĵon de studento de Max Weinreich "Lingvo estas dialekto kun armeo kaj militŝiparo", tiam oni devas konstati, ke ni havas en la kazo de la alemana la escepton de la regulo. La alemana ja kvazaŭ estas la nacia ĉeflingvo de Svislando kaj tie parolata de proksimume du trionoj de la loĝantaro. Kaj Svislando ja disponas fakte post Rusio kaj Francio pri la tria plej granda kaj forte armita armeo de Eŭropo. La alemana (almenaŭ la svisgermana) do estas la dialekto kun armeo ...

La respondo al la demando estas jena: En Svislando ekzistas granda nombro da dialektaj variaĵoj de la alemana. Se oni volus oficialigi la alemanan anstataŭ la germanan kiel oficlingvon, tio kaŭzus grandan konflikton. Ĉu oni adoptu la bernan aŭ ĉu la zurikan variaĵon ĉar tiuj du kun proksimume po 1,5 milionoj da parolantoj estas certe la plej gravaj. Sed tion apencelanoj, bazelanoj aŭ valezanoj certe neniam akceptus. La germana lingvo do rolas kvazaŭ la rolon de la skriba Esperanto de alemana Svislando. Parolata la germana lingvo en Svislando ja praktike ne estas.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]