Alena Růžičková-Pavlínová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alena Růžičková-Pavlínová
Persona informo
Naskonomo Alena Růžičková
Naskiĝo 8-an de julio 1910 (1910-07-08)
en Holešov
Morto 19-an de julio 2003 (2003-07-19) (93-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantistoaktoro
vdr

Alena RŮŽIČKOVÁ-PAVLÍNOVÁ (naskiĝis la 8-an de julio 1910 en Holešov - mortis la 19-an de julio 2003 en Brno), aktorino de la teatro "Fratoj Mrštík" en Brno kaj profesorino de JAMU. Honora membrino de ĈEA.

Ŝi preparadis kulturajn vesperojn en la E-klubo en Brno, prezentadis poezion kaj ankaŭ prozon, ekzemple la apokrifojn de Karel Čapek en la traduko de Josef Vondroušek. Ŝia deklamado kompletigadis koncertojn de la artistoj de Janáček-operejo kaj konservatorio por klubanoj. En sia aktora kaj pedagogia laboro ŝi disvastigadis la ideojn de la esperantismo, eĉ de la scenejo antaŭ la publiko ĉe specialaj spektakloj okaze de siaj vivjubileoj.

Ŝia voĉo estis magnetofone registrita kun esperantlingvaj prezentoj el Emilia Marty, Morto de Arĥimedo kaj Ĉeĥa balado.

Antaŭ ol ŝi venis al Brno en 1949 ŝi aktoris en Moravia-Silezia teatro en Opava, en Honzl-studio, Akropolis, Urania en Prago, Sudbohemia teatro en České Budějovice kaj Beskida teatro en Hranice. Ŝiaj plej gravaj roloj Vojnarka (Jirásek), Kostelnička (Preissová), Patrino (Čapek), sinjorino Dulska (Zapolska), sinjorino Warren (Shaw), Stranga sinjorino Savage (Patrick), Avino (Cason - Arboj mortas starante), Panjo (Williams), Ludmila (Tyl), Aurelia (Giradoŭ), Gizela (Örkeny).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]