Alessandro Bausani

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alessandro Bausani naskiĝis en Romo, 29-an de majo 1921 kaj mortis sameloke 1988. Li estis orientalisto itala, unu el plej grandaj studantoj italaj de Islamo, tradukisto kaj komentisto de unu el plej gravaj versioj al itala lingvo de Korano.

De 1963 ĝis 1985 Bausani instruis la persan kaj la indonezian lingvon en Instituto Universitario Orientale di Napoli (nuntempe Università degli studi di Napoli L'Orientale), kaj sinsekve islamscienco en Scuola Orientale de la Facoltà di Lettere e Filosofia de Università La Sapienza de Romo. Li ankaŭ instruis en multaj aliaj institutoj de Italio.

Li konis multajn lingvojn, ĉirkaŭ 30, ankaŭ Esperanton, pri kiu verkis faman artikolon L'esperanto, una lingua che funziona (La Esperanto, lingvo kiu funkcias).

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj