Alessandro Stradella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alessandro Stradella

Alessandro Stradella (* 3-a de aprilo 1639 en Nepi ĉe Viterbo; † 25-a de februaro 1682 en Genovo) estis itala violonisto, kantisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Oni ne scias multan pri lia junaĝa vivo. Lia familio, apartena al la malalta nobelaro, origine devenis el Toskanio kaj transloĝiĝis unue al Nepi kaj poste al Romo (1667). Sian educadon li ricevis en Bolonjo. Je la aĝo de dudek jaroj li jam renomiĝis kiel komponisto. En Romo li aktivis kune kun sia amiko Carlo Ambrogio Lonati ĉe la kortego de Kristina de Svedio. Ĉi tie en Romo li ricevis siajn unuajn komponkomisiojn de Kristina de Svedio kaj Lorenzo Onofrio Colonna, la plej ilustraj membroj de la Roma aristokrataro. Komence liaj verkoj ĉefe konsistis el ĉambromuzikaĵoj, kaj sakralaj kaj profanaj oratorioj, sed plej rapide li pliampleksigis sian terenon al la teatro, por kiu li verkis operojn, serenadojn kaj aliajn verkojn. Li famiĝis kiel komponisto, kaj post en Romo oni ankaŭ prezentis liajn verkojn en la plej gravaj urboj de Italio. 1667 li translokiĝis al Romo, kie li komponis abundon da plejparte sakrala muziko, kaj li ekdiboĉis. Kun amiko li provis defraŭdi monon de la romkatolika eklezio, sed lia faro estis malkovrita: En 1669 li devis fuĝi el la urbo kaj revenis nur, kiam li sin sentis sekura. Bedaŭrinde liaj multnombraj nesingardaj amoraferoj kreis al li malamikojn el inter la plej potencaj viroj en la urbo, kaj li denove devis forlasi Romon.

Li estis ankaŭ en Florenco kaj Venecio ege demandata artisto kaj faris prezentadojn en multaj princodomoj, sed ankaŭ li aperis kiel kantisto de sakrala muziko. Kiel geedziĝperanto li devis haste forlasi refoje Romon refoje en 1677 post kiam li aranĝis geedziĝon por la nevino de kardinalo Cibo. Post mallonga restado en Florenco en 1677 li iris al Venecio, kie li estis dungita de la potenca nobelulo Alvise Contarini kiel muzika dominstruisto de sia konkubino Agnese Van Uffelte. kaj implikiĝis en problemojn pro amorafero kun, la konkubino de la Venecia nobelulo Kiel ja atendendus, Stradella havis mallongan amaferon kun ŝi, kaj post kiam oni malkovris tion, li devis fuĝi. Sed la nobelulo dungis gangsterojn, kiuj sekvu kaj murdu lin, sed ili frakasis. Persekutate de dungomortistoj komisiitaj de Contarini li fuĝis kun Agnese al Torino, kvankam ili survoje kaptis lin, li sciis eskapi grave vundite kaj subiĝis la protekton de la franca regentino en Torino, Maria Johanna, kio kaŭzis diplomatan disputon inter la Respubliko Venecio kaj la sunreĝo de Francio, Ludoviko la 14-a. Resaniĝinte de siaj vundoj li decidis iri al Genovo (1678), kie kelkaj nobeluloj ofertis al li bonan salajron, koniĉed ke li daŭre setlis en Genovo kaj komponi muzikon ekskulzive por ili. Nun Stradella iris al Genovo, kie li verkis operojn kaj kantatojn; bedaŭrinde li refoje implikiĝis en amoraĵon kun lernantino el bonsituita socitavolo, kaj nun dungita murdisto embuskis lin ĉe la Piazza Banchi kaj pikmortigis lin ponarde.

Lia aventura vivo kaj sanga morto estis fundamento por atentokapta historio, kiu stimulis tri komponistojn verki operojn pri tio. Inter ili estas Friedrich von Flotow kiu komponis la romantikan triaktan operon Alessandro Stradella unue prezentota en la jaro 1844 en Hamburgo .

Graveco[redakti | redakti fonton]

Stradella estis ege produktema kaj influriĉa komponisto, kvankam sian famon eklipsis Arcangelo Corelli. Li kreis verkojn el preskaŭ ĉiuj ĝenroj kaj per tiuj li multfoje transpaŝis la limojn de la muzika konvencio siatempa. Tiel en la jaro en 1674 li apartenis krom Massimiliano Neri al la unuaj komponistoj, kiuj aplikis por la konfrontado de soloviolonoj kaj violonĥoroj la esprimojn Concertino kaj Concerto Grosso, tradicio kiun poste daŭrigis Corelli, Torelli, Vivaldi kaj aliaj komponistoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li kreis rimarkindajn violonverkojn nomatajn Simfonia por unu aŭ pluraj instrumentoj kaj baso kontinua, samkiel serenadojn, motetojn, madrigalojn, pli ol 200 profanajn kaj sakralajn kantatojn, 6 oratoriojn kaj ok operojn siatempe ege sukcesajn.

  • L'accademia d'amore
  • Il Girello
  • La forza dell'amor paterno (Genovo 1678)
  • Il trespolo tutore (1679)
  • Il moro per amore
  • Il barcheggio
  • Il Corispero

Fontoj kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]