Dorénaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alesse)
Dorénaz
Blazono de Dorénaz
Blazono de Dorénaz
Blazono de Dorénaz
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Saint-Maurice
Koordinatoj  46° 8′ 57″ N 7° 2′ 40″ O / 46.14917 °N, 7.04444 °O / 46.14917; 7.04444 (mapo)Koordinatoj: 46° 8′ 57″ N 7° 2′ 40″ O / 46.14917 °N, 7.04444 °O / 46.14917; 7.04444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 766
Areo 12,57 km²
Alteco 451 m super marnivelo
Poŝtkodo 1905
Komunumkodo 6212
Mapo de Dorénaz
Mapo de Dorénaz
Situa mapo de Dorénaz
vdr

Dorénaz estas komunumo en la distrikto Saint-Maurice en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 766 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Dorénaz situas en la franclingva Suba Valezo, norde de Martigny kaj sudsudoriente de Saint-Maurice, ĉe la orienta bordo de la rivero Rodano, kiu en tiu parto de Valezo fluas de sudo al nordo. Sur la komunuma teritorio situas la natura rezervejo Les Follatères. La komunumo konsistas el la vilaĝo Dorénaz kaj la vilaĝetoj Alesse kaj Champex sur alteco de 900 respektive 1000 m s.m.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,57 km², de kiuj 54,7% estas kovritaj de arbaro, 27,3% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Dorénaz limas en nordo al Collonges, en oriento al Fully, en sudo al Martigny, en okcidento al Vernayaz, kaj en nordokcidento al Evionnaz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rekte okcidente de la komunuma limo de Collonges aliflanke de Rodano pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9, kiu sur peco kongruas kun la kantona ĉefvojo n-ro 21, kaj la svisa aŭtovojo A9. Al Dorénaz kondukas ponto de Vernayaz kaj flanka vojo de Martigny al Collonge. Pere de la loka buslinio n-ro 1 al Martigny kaj la buslinio n-ro 2 al Evionnaz la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De la centro de Dorénaz aertelfero kondukas al Champex.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Dorénaz datiĝas el la 11-a jarcento per la vortoj usque ad frontem Dorone. En la 13-a jarcento Dorénaz apartenis al la burĝa familio Wychardy. En la jaro 1300 la loko estis akirita de la Hospitalo Jakobo, kiu apartenis al la Abatejo de Saint-Maurice. Sub la regado de la Valezaj Dekonoj de 1476 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la loko apartenis al la Voktejo Saint-Maurice, el kiu poste fariĝis la Distrikto Saint-Maurice. De 1802 ĝis 1816 Dorénaz formis kune kun Collonges la komunumon Outre-Rhône [Transrodanio].[3]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ek de la jaro 2000 en Dorénaz ekzistas la Domo de fabeloj kaj legendoj (Maison des contes et légendes).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]