Aleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Egisto
Patrino Klitemnestro
vdr

Aleto (helene Ἀλήτης, latine Aletes ) estis en la helena mitologio filo de la Mikena reĝo Egisto.

Aletaj agoj certe ne okupas grandan lokon en grekaj mitoj, reganto en Mikeno li estis nur dum mallonga tempo. Sed li okupas signifan postenon en historio de mikenaj regantaj familiaroj pro tio, ke en lia persono estis finita longa kruela generacia kaj familiara milito, kiam murdon sekvis alia murdo, venĝon alia venĝo. Laste murdita en tiuj ĉi sangaj historioj estis ĝuste Aleto.

Sekvanteco kaj agoj[redakti | redakti fonton]

Tantalo[redakti | redakti fonton]

Komence estis Tantalo, kiu famiĝis per tio, ke li sian filon Pelopon mortigis, kvaronigis, kuiris kaj prezentis kiel manĝon dum festeno al dioj. Li volis siajn gastojn provi ĉu ili vere estas ĉiosciaj, ke ili ekkonos kio al ili estis prezentita por manĝi. Ili ekkonis kaj Tantalo ne eskapis justan punon, eterne li suferas en submondo t.n. Tantalan torturon. Sed lian filon Pelopon la dioj revivigis.

Pelopo[redakti | redakti fonton]

Pelopo havis filojn nomatajn Atreo kaj Tiesto. Tutan sian vivon ili kverelis pri regado super Mikeno kaj neniu rimedo estis por ili sufiĉe konvena.

Atreo[redakti | redakti fonton]

Tiesto adultigis fratan edzinon Aeropon, por ke ŝi helpu al li akiri tronon. Atreo superruzis lin, mem uzurpis tronon kaj Tieston forpelis. Tiu prenis kune Atrean filon Pleistenon eksterlanden, edukis lin kaj pli poste li venigis lin en Mikenon por ke li mortigu sian patron. Okazis, ke Atreo mortigis la junulon kaj nur poste li ekkonis Pleistenon, sian filon. Por ke li venĝu al sia frato, li invitis Tieston al Mikeno kaj prezentis al li por bonvenigo teruran manĝaĵon: li mortigis tri Tiestajn filojn kaj prezentis ilin sur pladoj. Dioj helpis al ruinigita Tiesto fuĝi.


Tiesto[redakti | redakti fonton]

Atreo serĉigis lin, sed trovis nur lian lastan filon Egiston, venigis lin en Mikenon kaj edukis lin kune kun siaj filoj Agamemno kaj Menelao. Ili pli poste Tieston elserĉis, venigis lin en Mikenon kaj enprizonigis. Atreo ordonis al Egisto, ke li sian patron mortigu. Sed enprizonigita Tiesto sian filon ekkonis kaj poste juna Egisto male trapikis per glavo sian onklon Atreon. Pli poste Tiesto kaj Egisto uzurpis regadon super Mikeno. Atreaj filoj devis fuĝi kaj trovis azilon ĉe sparta reĝo Tindareo.

Agamemno[redakti | redakti fonton]

Post kelkaj jaroj Agamemno revenis kaj mortigis Tieston. Li fariĝis mikena reĝo, estigadis fortan reĝolandon kaj por certa tempo li eĉ interpaciĝis kun murdisto de sia patro, Egisto. Sed tiu neniam adiaŭis pensojn pri venĝo. Poste Agamemno, kiu sopiris pri milita gloro, organizis grandan grekan armeon, kiu militiris kontraŭ Trojo, por reveni belan Helenon, edzinon de Menelao. Forrabis ŝin Pariso, filo de la troja reĝo Priamo. T.n. la Troja milito daŭris longajn dek jarojn, sed fine alportis al grekoj venkon kaj al Trojo totalan pereon.

Egisto[redakti | redakti fonton]

Egisto la militon ne ĉeestis. Male - vizitadis la forlasitan edzinon de la reĝo Klitemnestron kaj adultigis ŝin tiel longe, ĝis ŝi subiĝis al li. Poste ili kune preparis planon kiel forigi la reĝon. Kiam Agamemno revenadis el la milito, sendis al la edzino interkonsentitan raporton pri sia reveno. Egisto bonvenigis lin kaj aranĝis grandan festenon honore al li, sed dum fetenado li alvokis dek du dungitajn murdistojn, kiuj Agamemnon kaj liajn amikojn tuj apud la tablo murdis. Egisto lasis la reĝon haste enterigi kaj tuj proklamis sin mikena reĝo. Mikena popolo tiun teruran faron neniam pardonis al li. Egista kruela regado daŭris sep jarojn.

Oresto[redakti | redakti fonton]

Poste revenis Agamemna filo Oresto. Ne ekkonita li eniris en la burgon kaj murdiston de sia patro, Egiston kaj ankaŭ la perfidan patrinon Klitaimnestron trapikis per glavo. Por mortigo de la patrino li devis purigi sin. Tio okazis en Taurido. Tie minacis al li eĉ morto sed helpe de longe nevidita fratino Ifigenio li revenis en Mikenon. En Mikeno intertempe uzurpis la tronon Aleto. Oresto defendante trapikis per glavo ankaŭ lin. Kaj tio estis fino de teruraj jaroj de sangoverŝado de kontraŭjuraj posteuloj sur la mikena trono. Regadon transprenis Oresto, kaj tiel la potencon reposedis familiaro de Atreo. Oresto al la regado super riĉa mikena reĝolando aldonis ankoraŭ regadon super Argolando kaj Sparto. Li edziĝis al la bela Hermiono, filino de la sparta reĝo Menelao kaj de lia edzino bela Helena. Onidire li havis du filojn: Penthilon (lia patrino estis Erigona, filino de Egisto) kaj Tisamenon, kies patrino estis Hermiono. Oresto regis juste ĝis sia alta aĝo, kiam li mortis per natura morto.

Tiel finiĝis murdista rabiado daŭranta dum kelkaj generacioj.

Ligiloj en arto[redakti | redakti fonton]

Nomo de Aleto troviĝas en multaj dramoj de la antikva tempo ĝis la novtempaj verkistoj. Ĝi estas ĉie, kie temis pri la mikana trono. Certe unue estas menciita en Homero.