Aletta Jacobs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aletta Jacobs

Aletta Henriëtta Jacobs (Sappemeer, 9-a de februaro 1854Baarn, 10-a de aŭgusto 1929) estis nederlanda kuracistino kaj feministino.

Jacobs jam frue batalis por la rajto de virinoj iri al la altlernejo. En 1870 ŝi estis la unua virino kiu estis allasita kiel aŭskultantino al la HBS (Liceo). Unu jaro poste ŝi petis al la liberala ministro Thorbecke permeson por studi je la universitato. Ŝi estis akceptita en 1871 kiel studentino medicinoj ĉe la Regna Universitato de Groningen, komence por provoperiodo de unu jaro.

Statuo de Aletta Jacobs antaŭ la universitato en Groningen

Thorbecke konsentis sur sia mortlito ke Jacobs ankaŭ faru ekzamenojn. Aletta Jacobs ne estis la unua studentino - tiu estis kelkajn jarcentojn pli frue Anna Maria van Schurman - sed tamen la unua kiu sukcese finis universitatan studon. Ŝi trapasis en 1877 kaj 1878 la ekzamenojn por kuracisto kaj fariĝis la unua nederlanda kuracistino. Post la promociiĝo (1879) ŝi eklaboris kiel familia kuracistino en Amsterdamo, kie ŝi havis senpagajn konsulthorojn, gvidis kursojn kaj enkondukis la pesarion kiel kontraŭkoncipilo.

Krom tio Jacobs batalis por la virina balotrajto. Tiel ŝi estis en 1894 kunfondintino kaj ekde 1903 landa pezidantino de la "Unuiĝo por Virina balotrajto". Ŝi ankaŭ partoprenis en la "Tutmonda Ligo por Virina balotrajto", Per kiu ŝi tutmonde famiĝis. Krom tio ŝi estis membro de la "Liberala Demokrata Ligo".

Jacobs edziniĝis al politikisto Carel Victor Gerritsen (1850-1905) en 1884.