Aleutaj Insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aleutoj
Satelita bildo de la Aleutoj
Satelita bildo de la Aleutoj
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo 55° 0′ N, 164° 0′ W55-164Koordinatoj: 55° 0′ N, 164° 0′ W
Mapo de Aleutoj
Nombro de insuloj >300
Ĉefa insulo Unalaska Island
Tuta areo 17 670 km²
Loĝantoj 8 162 (2000)
Karakteriza por la Aleutoj: Vulkanoj; ĉi tie Mount Cleveland
Karakteriza por la Aleutoj: Vulkanoj; ĉi tie Mount Cleveland
v  d  r
Information icon.svg
La Aleutaj insuloj en la norda Pacifiko

La Aleutaj InsulojInsuloj de la Aleutoj, foje ankaŭ simple nomataj laŭ la nomo de la loĝantoj Aleutoj estas insularo de pli ol 300 vulkanaj insuletoj inter Alasko kaj Kamĉatko en la norda Pacifiko.

Laŭ la popolnombrado de la jaro 2000, sur la insuloj vivas 8162 personoj, el kiuj 4283 vivas en la plej granda komunumo, en Unalaska, sur la samnoma insulo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo devenas eble el la ĉukĉa lingvo, aliat, kiu signifas "insulo".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Satelita foto de la Aleutaj insuloj

La insuloj situas inter la norda latitudo de 52° kaj 55° kaj orienta longitudo de 172° ĝis okcidenta 163°.

Ĉar la Aleutaj insuloj transiĝas 180° longitudon, ili estas la plej okcidenta parto de Usono (en federacia ŝtato Alasko), tamen la plej okcidentaj insuloj apartenas al Rusujo. Konsiderante, ke Pochnoi Point sur la insulo Semisopochnoi situas je longitudo 179°46'E, ĝi estas laŭ tio ankaŭ la plej orienta parto de Usono.

La insularo estas 1900 km longa plilongiĝo de la Aleŭta montaro. La insuloj havas vulkanan originon kaj formiĝis kiel la Kuril-insuloj, la insuloj de Japanujo kaj la Filipinoj ĉelime de la pacifika kaj alia kontinenta plato (pacifika fajroringo).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Unalaska sur la samnoma aleuta insulo.

La klimato estas oceana, modera kaj kun ekvilibrigita temperaturo. Someroj estas pli malvarmaj ol ĉe la kontinenta Sitka, situanta sur la sama latitudo, vintroj estas similaj. Sur la insulo Unalaska la jara averaĝa temperaturo estas 3,4 °C, la jara meza temperaturŝanĝigo estas 10 gradoj (januare: 1,1 – aŭguste: 11,1). La iam mezurita temperaturmaksimumo estis 25,6, la minimumo -15 °C.

La jara precipitaĵo estas alta, ĉ. 2000 mm. Sur Unalaska pluvas dum 250 tagoj, tiel ĝi estas plej pluva loko de Usono. Pro la malseka temperaturo, multajn insulojn kovras preskaŭ daŭre nebulo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La arbonombro estas preskaŭ neglektebla (ĉefe salikoj), la insulojn kovras herboj. Oni kultivas kelkajn legomojn, bredas ŝafojn kaj boacojn. Plej grava nutraĵa fonto estas la maraj fiŝoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La dana Vitus Bering kaj la rusa Aleksej Ĉirikov atingis la insularon dum la „granda norda ekspedicio”, en 1741. James Cook en 1778 precigzigis lokojn de la insuloj.

Ekde 1743, komenciĝis ĉasado de felaj bestoj (ĉefe marlutro), la indiĝenoj iĝis preskaŭ sklavoj. En 1763–64, la aleutoj ribelis sur la insuloj de Unimak, Umnak kaj Unalaska, sur la du lastaj la rusoj tute detruis iliajn vilaĝetojn.

La unuaj rusaj misiistoj alvenis en 1793. La insuloj estis ĝis 1867 rusa posedaĵo, kiam la rusa caro vendis ilin al Usono.

En 1942, la japanoj bombardis la mararmean bazon en Unalaska kaj okupis la insulojn Attu kaj Kiska. La reokupo de la teritorio kostis la vivon al 3.300 usonaj soldatoj kaj daŭris dum tuta jaro.

Grupigo[redakti | redakti fonton]

Oni jene grupigas la Aleutajn insulojn:

Near-insuloj aŭ Sasignanoj
Attu, Agattu, Alaid, Nizki, Shemya
Rat-insuloj
Kiska, Rat- (Kryssei-)insulo, Chugul, Amchitka, Buldyr
Andreanov-insuloj
Gorelei, Amatigras, Tanaga, Kanaga, Adak, Tagalak, Great Sitkin, Atka, Amlia, Seguyam
Fox-insuloj
Amuchta, Unaska, Uluga, Umnak, Amaknak, Unalaska, Akutan, Akun, Unimak, Sannak
AleutianIslands.jpeg
La okcidentaj Aleutaj insuloj sur mapo de la Alaska teritorio, 1916

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]