Alexander Calder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salono de la Centra Universitato de Venezuelo.

Alexander Calder (22-a de julio de 1898, Lawnton, Pensilvanio, Usono - 11-a de novembro de 1977, Novjorko) estis skulptisto usona.

Filo kaj nepo de skulptistoj. Lia patrino estis pentristino. Li studis mekanikan inĝenierarton kaj ekde 1923 li ricevis en Los Angeles la influon de la skolo de la tieaj artistoj.

En 1926 li translokiĝis al Parizo kaj ekkreis figuretojn pri animaloj el ligno kaj drato, ĝermo de la posta disvolviĝo de liaj famaj pricirkaj miniaturoj. En la 1930-aj jaroj, li famiĝis en Parizo kaj en Usono pro siaj skulptaĵoj el ligno, same kiel pro siaj portretoj, siaj skizoj de konstanta linio kaj siaj abstraktaj konstruoj kunmotoraj. Li famiĝis kiel inventisto aŭ popularigisto de la moveblaĵoj kie arta figuro.

Moderna kaj simpla moveblaĵo en la stilo de Alexander Calder.