Alexander Ritter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alexander Ritter

Alexander (Sascha) Ritter (naskiĝinta la 27-an de junio 1833 en Narva, Estonujo; mortinta la 12-an de aprilo 1896 en Munkeno) estis germana violonisto, orkestrestro kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Alexander Ritter naskiĝis kiel filo de germana komercisto en tiam rusa Narva. Post la morto de la patro lia patrino Julie tranlokiĝis kun siaj gefiloj al Dresdeno, kie Alexander kiel dekjarulo povis travivi prezentadojn de la operoj Rienzi kaj Der fliegende Holländer, direktataj de iliaj komponisto Richard Wagner. Li konatiĝis persone kun Wagner kaj adoris lin dumvive. En 1849 Ritter iris al Lepsiko kaj studis violonludon ĉe Ferdinand David. Franz Liszt, kun kiu li jam estis konatiĝinta en 1844 je Dresdeno, peris al li en 1854 postenon kiel violonisto en la Vajmara Kortegokapelo, kie li aliĝis al lia rondo (kun i. a. Peter Cornelius kaj Joachim Raff). En la sama jaro li geedziĝis kun aktorino Franziska Wagner, nevino de sia idolo Richard Wagner. Sekvis dungitecoj kiel violonisto kaj orkestrestro en 1856 je Stettin, 1863 en Vircburgo kaj en 1872 je Chemnitz, ĉiufoje kun modesta sukceso. En 1882 li laboris sub Hans von Bülow kiel koncertmajstro en la Kortegokapelo je Meiningen, kie li konatiĝis kun juna Richard Strauss, kiun li treege antauenigis dum la sekvaj jaroj (Strauss mem skribis en siaj memoraĵoj pri la „decida kaŭzanto de mia onta evoluo“). En 1886 Ritter sekvis tiun al Munkeno kaj sin dediĉis plene al la komonado kaj al la antaŭenigo de la juna komponisto-generacio laŭ la ideo de la „Novgermana Skolo“. Por la simfonia poemo Tod und Verklärung de Strauss Alexander Ritter verkis poste la programan poemon, kiun tiu ĉi presigis en la partituro, li konatigis lin kun la materio de lia unua opero Guntram kaj li verkis la libreton por la opero Theuerdank de Ludwig Thuille.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Alexander Ritter treege influita de Richard Wagner kaj Franz Liszt ampleksas kelkajn kolektojn de pianolidoj pri tekstoj de Heinrich Heine, Nikolaus Lenau, Joseph von Eichendorff k. a. Krom tio li komponis la du unuaktajn operojn Der faule Hans (1878) kaj Wem die Krone (1889), kiuj laŭriris la tendencon de la germana opero al fabelaj materioj kaj kiuj relative sukcesis (Ritter estis la unua, kiu enkondukis la ĝenron de la komika unuakta opero germanlingva). Krom tio li komponis ĉambromuzikon, ekzemple la fruan arĉkvarteton, pianokvinteton kaj finfine simfoniajn verkojn kiel ekzemple Sursum corda!, Erotische Legende, Kaiser Rudolfs Ritt zum Tode k. a., kiuj komence baziĝis sur tradiciaj formoj, sed evoluis al la moderna simfonia poemo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Siegmund von Hausegger: Alexander Ritter, ein Bild seines Charakters und Schaffens. Berlino, 1907.
  • Richard Strauss: Betrachtungen und Erinnerungen. Zuriko 1949, p. 167 sj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]