Alexander Schläffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kripfigurvendado ĉe la Kristnaska bazaro en Salcburgo.

Alexander Xandi SCHLÄFFER (naskiĝinta la 30-an de januaro 1899 en Saalfelden, mortinta la 18-an de novembro 1984 samloke) estis aŭstra lignoskulptisto de kripoj kaj la unua estro de la regionhistoria muzeo je Kastelo Ritzen en Saalfelden.

Kripskulptadaj tradicioj en Saalfelden[redakti | redakti fonton]

En Saalfelden jam ĉirkaŭ la jaro 1770 estis fama certa lignoskulptisto Jozefo Mayr pro tiu ĉi metio. Schläffer mem organizis plurfoje kripajn ekspoziciojn, i.a. en 1923 kaj 1956. Filio de tirola kripo-societo fondiĝis en 1934 kaj la unua kripa muzeeto surloke malfermiĝis en 1955 en eklezia ejo[1].

Lia grandega pincgaŭa kripo estis montrata ĉe la Monda Ekspozicio en Meksik-urbo en la 1968-a jaro. La tradicia kripa ekspozicio de la popolarta sekcio de la Muzeo Carolino Augusteum en Salcburgo en 1999 estis dediĉata al lia kreada vivo[2]. En decembro 2003 la menciita muzeo elektis lian kripon Bet-Leĥem troviĝas en Pinzgau (germane: Bethlehem liegt im Pinzgau) artfaraĵo de la monato.

La 18-an de novembro 2011 oni inaŭguris la novan kripan ekspozicion ene de la Kastelo Ritzen[3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kripoj hejmecaj de Aŭstrio

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eder Alois (red.): Alexander Schläffer (1899–1984). Zum Gedenken an den ersten Kustos des Heimatmuseums Schloss Ritzen. Dokumentation zu Leben und Werk (=Ritzenpost, 14), Saalfelden 2000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Josef Lahnsteiner: Mitterpinzgau, Eldonejo Lahnsteiner, Hollersbach 1980, pp. 191-192.
  2. Pri la malfermo de la ekspozicio "Xandi Schläffer kaj Sicilio".
  3. Anonco sur muzea retpaĝaro.. Arkivita el la originalo je 2011-11-18. Alirita 2011-12-15.