Alexander Van der Bellen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alexander Van der Bellen

Alexander VAN DER BELLEN (* 18-a de januaro 1944 en Vieno) estas Aŭstra ekonomikisto, politikisto. Li estis de 1997 ĝis 2008 landa parolanto de la Aŭstra politika partio "La Verduloj" kaj ties parlamentano de 1994.

Biografio[redakti | redakti fonton]

1917 la malgrand-aristokrataj prauloj de Alexander Van der Bellen fuĝis de la bolŝevikoj el Ruslando al Estonio. 1940/41, post la okupo de Estonio tra la Sovetunio, la patro Alexander sukcesis kune kun sia posta edzino Alma Siebold transloĝi en la Germana Imperio. De iu germana kampadejo da transfuĝintoj la gepatroj venis al Vieno.

Alexander Van der Bellen mem naskiĝis 1944 en Vieno. Kiam alproksimiĝis la Ruĝa Armeo de la Sovetunio, la familio fuĝis al Tirolo. Tie dum juneco vivis Alexander. 1962 li faris abiturientan ekzamenon en Innsbruck, studis Nacian Ekonomion ĉe la universitato de Innsbruck kaj en 1970 iĝis Dr. rer. oec. De 1968 ĝis 1971 li estis asistanto ĉe la institucio pri Financaj Sciencoj de la universitato Innsbruck, de 1972 ĝis 1974 en Berlino. 1975 li habitiligis en la fako Financaj Sciencoj.

1976 li iĝis eksterordinara universitata profesoro ĉe la universitato de Innsbruck, poste iris al Vieno kaj instruis tie de 1977 ĝis 1980 ĉe la Administracia Akademio de la ŝtato, poste kiel plenranga universitata profesoro pri Nacia Ekonomio ĉe la universitato de Vieno. Inter 1990 kaj 1994 li estis en la estraro de la fakultato pri Socialaj kaj Ekonomiaj Sciencoj. Nuntempe li estas profesoro ĉe la universitato de Vieno, sed karencita.

La baza temo de liaj esploroj estis en planado kaj financado de publika sektoro, financado de infrastrukturo, politiko de impostoj, publikaj elspezoj, ŝtata reguliga politiko, publikaj entreprenoj kaj ĉirkaŭaĵ- kaj trafik-politiko.

Politika Kariero[redakti | redakti fonton]

Wahlkampf 2008

Van der Bellen antaŭe estis membro de la SPÖ. Kiam 1992 oni serĉis novan prezidenton de la Aŭstra Financa Korto, Van der Bellen estis kandidato de la Verda Partio. Mallonge poste li iĝis membro de la nacikonsilio. Ekde 1997 li estas parolanto kaj ekde 1999 klub-ĉefo de la Verda Partio.

Alexander Van der Bellen ne nur estas la plej longe oficianta parolanto en la historio de la Aŭstra Verda Partio, sed ankaŭ la plej sukcesa: la partio havis 4,8% da elektantoj, kiam Van der Bellen 1997 transprenis sian oficon. Ĉe la elektoj 1999 jam estis 7,4%, en la jaro 2002 9,5% kaj 2006 jam 11%.

Post la balotoj 2008, kiam la verduloj malgajnis multajn voĉojn kaj havis nur 10 %, Van der Bellen demisiis kiel landa parolanto (3-a de oktobro 2008). Sekvis lin Eva Glawischnig-Piesczek.[1]

Privataĵoj[redakti | redakti fonton]

Van der Bellen estas edziĝata kaj havas du plenkreskaj filoj. Liaj amikoj kaj partiaj kolegoj nomas lin "Saŝa". Dum libertempo li legas krimojn kaj Donald-Duck-kajeroj. Li forte fumas, sed mem bonvenigas la enkondukon de sen-fumaj zonoj en publikaj gastejoj.

Fontoj, notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Der Standard: Alexander Van der Bellen tritt zurück - Glawischnig folgt nach, 3. Oktober 2008

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christian Neuwirth: Alexander Van der Bellen - Ansichten und Absichten: ISBN 3-85485-057-3 (germanlingve)
  • Munzinger-Archiv Internationales Biographisches Archiv 08/2006 de la 25-a de Februaro 2006