Alexandre Dumas (filo)
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 5 Apr. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
La franca verkisto Alexandre Dumas naskiĝis je la 27-a de julio 1824 en Parizo, kiel eksteredzeca filo de la samnoma verkisto Alexandre Dumas (patro). Li mortis je la 27-a de novembro 1895 en Marly-le-Roi. El liaj verkoj plej famas La dame aux camélias. La komponisto Giuseppe Verdi uzis la verkon por fari el ĝi la operon La Traviata.
Verkoj[redakti]
- La dame aux camélias (dramo, 1852)
- Demi-monde (komedio, 1855)
- L'ami des femmes (dramo, 1864)
- Monsieur Alphonse (dramo, 1875)
- Denise (dramo, 1885)
- Francillon (dramo, 1889)
En Esperanto aperis[redakti]
- Kolomba premio, La, tr. Benedict Papot, Ĉikago: American Esperantist Co., 1909.
- La sinjorino kun kamelioj : proza dramo en 5 aktoj / de Aleksandro Dumas. El franca originalo trad. Edmund Sî - Wien, 1930. - 87 folioj

