Alexandre de Gusmão

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexandre de Gusmão
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1695 (1695-01-01)
en Santos
Morto 31-an de decembro 1753 (1753-12-31) (58-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco BraziloReĝlando Portugalio
Alma mater Universitato de Parizo
Familio
Frat(in)o Bartolomeu de Gusmão
Okupo
Okupo diplomatoadvokato
vdr

Alexandre de GUSMÃO [aleŝandr diguzmaŭn] /ale'ŝãdr diguz'mãw/ (naskiĝis en Santos en 1695 kaj mortis en Lisbono en 1753), frato de Bartolomeu de Gusmão, "La Fluganta Pastro", estis pastro kaj diplomato.

Alexandre de Gusmão estas rigardata kiel unu el la pioniroj de brazila diplomatio, ĉefe pro lia agado dum la interkonsentado de l' Traktato de Madrido. Li aplikis la principojn de klerismo al internaciaj aferoj, t. e., la adopton de principo uti possidetis, laŭ kiu la teritorio apartenas al tiuj, kiuj en ĝi loĝas kaj laboras kaj la uzon de geografiaj notindaĵoj (montoj, riveroj, ktp) kiel limojn anstataŭ imagaj linioj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.