Alexej von Jawlensky
Alexej von JAWLENSKY aŭ Alexei Georgijewitsch Jawlenski (ruse: Алексей Георгиевич Явленский, latinliterigite Aleksej Georgieviĉ Javlenskij; naskiĝis la 25-an de marto 1864 aŭ 1865 en Torĵok (Rusio); mortis la 15-an de marto 1941 en Wiesbaden, Germanio) estis rusa pentristo kaj ĉefa reprezentanto de ekspresionismo, kiu vivis grandan tempon de sia vivo en Germanio kaj tial artikolotitole literumiĝas laŭ la germanlingva formo de sia nomo. Li estis membro de la artista grupiĝo Der Blaue Reiter kaj partoprenis en ambaŭ ekspozicioj organizitaj sub tiu titolo.