Alexis Debat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexis Debat
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1977 (1977-01-01) (47-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo konsultiĝisto • politikologo
vdr

Alexis DEBAT (n. en 1972) estis longtempa onidira terorisma fakspertulo, ĵurnalisto, kiu verkis falsajn intervjuojn kun famaj politikistoj. Li senvualiĝis kiel trompisto en 2007, kiam kunlaborantoj de Barack Obama rifuzis okazinton de intervjuo inter Obama kaj Debat. Post tio anoncis Nancy Pelosi, Alan Greenspan, Kofi Annan, ke ili ne donis intervjuon al Debat.

Same evidentiĝis, ke okazis nenia intervjuo kun Bill Gates kaj Michael Bloomberg. Post tio, Debat devis eksiĝi (septembro de 2007) el la Nixon Center. Lin maldungis la ABC jam en junio de 2007, post kiam evidentiĝis mensogo pri lia PhD-grado en la pariza universitato Sorbono.

Liaj plej gravaj falsaj asertoj estis, ke George Tenet ĉiam plenumis dezirojn de George Bush; ke la polico trovis laptopon, kiu entenis kodojn por rompi komunikadon de Osama bin Laden.