Alf (Mozelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alf
Blazono
Alf (Mozelo) (Germanio)
Alf (Mozelo) (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Cochem-Zell
Komunumaro Verbandsgemeinde Zell (Mosel)
Urborajtoj Setleja komunumo (Ortsgemeinde)
Telefona antaŭkodo 06542
Poŝtkodo 56859
Aŭtomobila kodo COC
Oficiala Municipokodo 07135001
Politiko
Komunumestro Mechtilde Esser
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Adreso de la administrejo Corray 1
56856 Zell (Mosel)
Demografio
Loĝantaro 805 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 3′ N, 7° 7′ O (mapo)50.0563888888897.1247222222222Koordinatoj: 50° 3′ N, 7° 7′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 95 m
Areo 6,33 km²
Oficiala retejo http://www.alf-mosel.de/
vdr

Alf estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Cochem-Zell de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 805 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo Alf enbuŝiĝas la rivero Alfbach en la Mozelon je la maldekstra flanko. La vilaĝparto Alf-Fabrik situas okcidente. Najbaraj vilaĝoj estas je la alia mozelbordo situanta Bullay kaj trans la meandro de la Mozelo situanta Pünderich en aerlinia proksimeco de 2 km.. La areo de la komunumo havas 6,33  km², el tio 0,67 km² vitejoj kaj 3,79 km² arbaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la romia epoĥo loĝis ĉi tie keltoj. La nomo venas de la romia sedlejo Albis (unua mencio ĉirkaŭ 50 a.K.). En la mezepoko Alf apartenis al la sinjoroj de la proksima Burgo Arras, kiu siaparte estis feŭdo de Kurtrier. Ekde 1794 Alf estis sub franca regado kaj ĝis 1814 ĝi apartenis al la komunumo de Eller en la Kantono Cochem. En 1815 la Viena kongreso decidis pri ĝia aparteno al la reĝlando Prusio.

Ekde 1946 la vilaĝo estas parto de la federacia lando Rejnlando-Palatinato.

burgo Arras apud Alf

komunuma konsilantaro[redakti | redakti fonton]

La komunuma konsilantaro en Alf konsista al 12 membroj. La volontula komunumestro prezidas.

Divido de la seĝoj en a komunuma konsilantaro:[1]

  SPD CDU FWG Gesamt
2009 5 4 3 12 seĝoj
2004 4 4 4 12 seĝoj

Kulturo kaj vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Vizitinda estas la supre de la vilaĝo situanta Burgo Arras el la frua 12-a jarcento. Apude ankaŭ estas la Marienburg sur la tereno de la urbeto Zell. Fama estas la sonorila turo el la jaro 1734, kaj la novgotika paroĥa preĝejo kun la statuo "Kristo ripozanta" el la 15a jc. La malgranda vilaĝa muzeo informas pri la industria historio de la loko.

En distanco de kelkcent metroj de la vilaĝkerno staras pompe la trevira oficdomo el la 16-a jarcento.

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La plej granda labordonanto de la komunumo kaj de la regiono estas la suoma pakumaĵkoncerno Huhtamaki, kiu situas en la vilaĝparto Alf-Fabrik. Grava ankaŭ estas turismo kaj vinkultivado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Je la alia flanko de la mozelo estas Bullay. Tie estas la plej proksima stacidomo de la trajnlinio Koblenco-Treviro. Konektas la du mozelajn flankojn duetaĝa ponto por aŭtoj kaj trajnoj.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Post la sukceso de la usona televidserio Alf la vilaĝŝildo malaperis multfoje. Por eviti la ŝteladon la vilaĝo vendas la ŝildojn kun oficiala ŝtampoj de la komunumo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]