Alf (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La rivero AlfAlfbach estas preskaŭ 52 km longa, elmaldekstra alfluanto de la Mozelo en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato

Geografio[redakti | redakti fonton]

Riverfluo[redakti | redakti fonton]

La fonto de la rivero Alf estas ĉ. 1 km pli norde de la vilaĝo Hörscheid en la Vulkaneifel. De ĝia fonto en la alteco de 549 m super marnivelo la rivero unue fluas suden. La unua vilaĝo sur ĝia vojo estas Darscheid. Poste venas Gillenfeld kaj Strohn. Poste ĝis Bausendorf la rivero forte meandrumas. Ĝi ŝanĝas la direkton kaj fluas orienten kaj trafluas suden de la en Kondelwald situantaj vilaĝoj Kinderbeuern kaj Bengel. Ĉirkaŭ 3,5 km malantaŭ Bengel ĝ subite ŝanĝas la fludirekton al la nordo. Montĉenoj baras la vojon al la Mozelo, kiu nur malproksimas je 500 m. Trafluinte la apudmozelajn montojn la rivereto enfluas en la vilaĝo Alf (distrikto Cochem-Zell) je la alto de 95 m s.m.n. La altecdiferenco de la fonto ĝis la enbuŝiĝo estas 454 m, kiu egalas al averaĝa deklivo de 8,6 %.

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

maldekstraj flankriveroj dekstraj flankriveroj
  • Laubach apud Gillenfeld
  • Diefenbach apud Sprinker Mühle
  • Holzbach malantaŭ Oberscheidweilermühle
  • Salzbach
  • Olkenbach apud Bausendorf-Olkenbach
  • Ewesbach apud Kinderbeuern
  • Kammerbach inter Kinderbeuern kaj Bengel
  • Füllersbach apud Bengel
  • Udelsbach apud Hammermühle
  • Saalsbach
  • Üßbach ĉe Alf-Fabrik