Alfa Romeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfa Romeo Automobiles S.p.A.
Alfa Romeo Automobiles S.p.A.
aŭtomobilo-faranta firmao • filionegoco vd
Dum 24-a de junio 1910 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Darracq
Jura formo Parto de AG
Fondintoj Nicola Romeo vd
Sidejo Torino (Italujo)
Lando Italio
Estr(ar)o Sergio Marchionne, estrara gvidanto
Agokampo aŭtomobiloj, motoroj
aŭtomobilo • luxury vehicle • trolebuso
Posedata de Stellantis • Fiat S.p.A. • Fiat Chrysler Automobiles vd
Partoprenanta Alfa Romeo in motorsport vd
TTT www.alfaromeo.com
vdr
Logotipo de Alfa Romeo kun la flago de Norda Italio kaj la blazono de la familio Visconti kaj ankaŭ de Milano mem

Alfa Romeo estas entrepreno aŭtomobila fondata la 24-an de junio 1910 en Milano. De 1986 ĝi formas parton de la Grupo Fiat kaj post februaro de 2007 estas subdividaĵo de Fiat Group Automobiles SpA.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondo de la societo okazis en Milano strate Gattamelata, en la zono "Portello", per la marko A.L.F.A., (akronimo de Anonima Lombarda Fabbrica Automobili), nomo kiu ankaŭ signifas la unuan leteron de la greka alfabeto kaj la komencon de io, tiukaze de nova tipo de agado en la konstruo de aŭtomobiloj, tiu de aŭtoj ĉefe sportaj. Grupo lombardo kuniĝis kun investisto de Francio, nome Pierre Alexandre Darracq, kiu estis klopodinta ĝis tiam malsukcese industrian agadon en Italio per fabrikado de bicikloj; ekde tiam la marko volis memori sian rilaton kun la origina urbo: per la serpento viskonta (il biscione), kaj per la ruĝa kruco sur blanko, simbolo de Milano. La entrepreno dungis 250 laboristoj por produkti 300 aŭtomobilojn jare. Dekomence instaliĝis en Napolo, sed tiu urbo estis tro malproksime de Francio, do ĝi setlis ĉe Portello en Milano.

Alfa[redakti | redakti fonton]

ALFA 24 HP Torpedo Castagna de 1910

Ĝis 1909 la societo estis malsukcesa. En 1910 naskiĝis Alfa (Anonima Lombarda Fabbrica Automobili). Aŭtune de 1910 ekis la produktado de la unua modelo Alfa, la ALFA 24 HP, dezajnita de Giuseppe Merosi, kaj de kiu venis rapide modeloj por konkurencoj produktataj jam en 1911, la Targa Florio.

La nasko de la "Alfa Romeo"[redakti | redakti fonton]

Dume Nicola Romeo, napola inĝeniero (Sant'Antimo), fondis la entreprenon Sas Ing. Nicola Romeo & C., kun sidejo en Milano, ĉe strato Ruggero di Lauria (kvartalo de Portello).

La aŭto Alfa konkeris la unuan kaj duan sukceslokojn en la kurkonkurenco "Parma-Poggio di Berceto" (1913).

En 1915 Romeo eniris en la kapitalo de Alfa kaj modifis ties nomon al Alfa Romeo Milano. En tiu epoko parto de la produktado konvertiĝis al la neceso de la milita industrio de la unua mondmilito kaj la regula produktado de aŭtoj rekomencis en 1920 per la prezentado de la unua aŭto kun la nova nomo, la Alfa Romeo Torpedo 20-30 HP.

Historiaj modeloj[redakti | redakti fonton]

Alfa Romeo 6c de 1930
Alfa Romeo Spider 2000
Alfa Romeo Giulia 2015

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]