Alfajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alfaia)
Alfajo

Alfajo (brazila muziko alfaia) estas malpeza bastamburo el ligno, kiun oni uzas en brazila muziko, precipe je marakatuo. Ĝi devenas de la tamburego de eŭropa marŝmuziko. Origine oni produktis la korpon el kavigita arbotrunko, nun oni uzas tavollignon. Alfajo havas surstreĉitan naturfelon, kiun oni agordas per ŝnuregoj. Oni ludas la instrumenton laŭ tri malsamaj tonaltoj. La martelo de la dekstra mano estas klare pli dika kaj peza ol tiu de la maldekstra.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]