Alfo (botaniko)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Alfo
Alfo
Alfo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideae
Tribo: Stipeae
Genro: Stipo Stipa
Stipa tenacissima
L.
Sinonimoj

Macrochloa tenacissima Kunth

v  d  r
Information icon.svg


AlfoAlfogreso ( Stipa tenacissima ), estas palearkta specio el la Poacoj kiu estas enlanda en la okcidenta parto de la Mediteranea ekoprovinco.

Enhavo

Priskribo [redakti]

La staŭda greso konstituas herbotufojn kiuj altas 60 ĝis 150 centimetrojn. La folioj nur dum la kreskada sezono estas malfalditaj kaj verdaj. Dum trosekecoj ili estas rulvolvitaj kaj ŝajnas grizaj. La supra flanko de la folioj dense harkovriĝas. La ligulo estas mallonga kaj okulharita.

La floroj grupiĝas je panikloj, kiuj longas 25 ĝis 35 centimetrojn. La unufloraj spiketoj dense staras. La glumoj estas haŭtecaj kaj longe pintaj. Ilia longeco estas 2,5 ĝis 3 centimetroj. La ekstera glumo ankaŭ estas haŭteca. Je la pinto ĝi fendiĝas duen. Ĉe la ĉirkaŭ unu centimetro longa ekstera glumo sidas unu kvar ĝis ses centimetroj longa aristo. Tiu ĉi estas harkovrita sur la suba flanko.

Disvastiĝo [redakti]

La alfogreso hejmas en la suda Iberia duoninsulo, en nordokcidenta Afriko kaj en Balearoj. Ĝi kreskas en la stepoj, herbejoj kaj en maldensaj pinarbaroj.

Uzado [redakti]

Espartaĵo de alfo

La foliofibroj de la alfo, same kiel tiuj de la esparta ligeo (Lygeum spartum), estas uzataj por la fabrikado de espartaĵoj (ŝnuroj, matoj, korboj, ĉapeloj k.t.p.) kaj de altvalora alfa papero.

Sistematiko [redakti]

Scienca sinonimo por Stipa tenacissima estas Macrochloa tenacissima (L.) Kunth.

Vidu ankaŭ [redakti]

Bibliografio [redakti]

Rekoltita alfo preta por la metiisto
  • Beaucorps G. de & Marion J. 1956 : Contribution à l'étude des repiquages et semis d'alfa, Annales de la Recherche Forestière au Maroc, Tome 4, fascicule I, 129-149. france
  • Boudy P. 1950 : Economie forestière nord-africaine. Tome deuxième. Monographies et traitements des essences forestières. Editions Larose, Paris, 777-818.
  • Boudy P. 1958 : Economie forestière nord-africaine. Description forestière du Maroc. Tome troisième. 2me édition. Editions Larose, Paris, 375 p. france
  • Marion J. 1952 : Objectifs et premières leçons de l'expérimentation alfatière, notamment au Maroc, Annales de la Recherche Forestière au Maroc, Tome 2, 51-162. france
  • Marion J. 1956 : Remarques sur le classement et la mise en valeur des nappes alfatières, Annales de la Recherche Forestière au Maroc, Tome 4, fascicule I, 105-127. france
  • Schönfelder, Ingrid & Schönfelder, Peter 1990 : Die Kosmos-Mittelmeerflora, Franckh, Stuttgart, ISBN 3-440-05300-8 germane

Eksteraj ligiloj [redakti]


Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio