Alfons Mucha

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alfons Mucha
Alfons Mucha LOC 3c05828u.jpg
Alfons Mucha
Dato de naskiĝo 24-a de julio 1860
Loko de naskiĝo Flag of Austria-Hungary 1869-1918.svg Ivančice, Moravio, Aŭstrio-Hungario
Dato de morto 14-a de julio 1939
Loko de morto Flag of Bohmen und Mahren.svg Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio
Nacieco ĉeĥo
Sukcesis kiel pentristo, desegnisto, ĵurnalisto
Artista celigo afiŝoj
Reprezentaj verkoj Slava epopeo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Alfons MUCHA [ĉeĥe: alfons muĥa] (mucha signifas muŝo), en Francio nomata Alphonse MUCHA [elparolu: alfons miŝa], estis ĉeĥa pentristo, desegnisto kaj ĵurnalisto. Li naskiĝis je la 24-a de julio 1860 kaj mortis je la 14-a de julio 1939.

Li naskiĝis en Ivančice en Moravio. Sukceson li akiris en Parizo, kie li famiĝis per siaj afiŝoj por la glora aktorino Sarah Bernhardt kaj aliaj (simile kiel Toulouse-Lautrec). Li estis kreinto de nova stilo kun dikaj konturoj, plata perspektivo kaj ornamaj floraj elementoj. La stilo estas france nomata art-nouveau, sed en aliaj lingvoj oni uzas terminon secesio (= apartiĝo, separiĝo). (Fine de la 20-a jarcento liaj afiŝoj fariĝis granda modo.) Al lia pariza ateliero venadis Rostand, Rodin, Gauguin, Strindberg kaj aliaj. Mucha estis konata kaj admirata en Munkeno, Vieno, Nov-Jorko, sed malmulte en Ĉeĥio.

Mucha kreis multajn prentadojn, afiŝojn, reklamojn, kaj librajn ilustraĵojn, ankaŭ desegnaĵoj por juveloj, tapiŝoj, murpapero, kaj teatraj scenejoj kiu konatas la «Nouveau» stilo. Muchaj verkoj ofte havis belaj sanaj junaj virinoj en fluaj roboj, ofte ĉirkaŭiĝis inter grandaj florojn kiuj foje farigis haloojn malantaŭ la virinaj kapoj.

Tamen post ekesto de Ĉeĥoslovakio en 1918 li estis petita krei la unuan ĉeĥoslovakan poŝtmarkon kun motivo de Prago. En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento en kastelo Zbiroh (okcidenta Bohemio) A. Mucha kreis monumentan ciklon de dudek grandegaj historiaj pentraĵoj Slava epopeo, en kiu li esprimis sian patriotismon per bildigo de gravaj eventoj el la slava historio (nun en la kastelo de Moravský Krumlov.

Lia filo Jiří Mucha (1915-1991) estis eminenta verkisto.

Afiŝo el la jaro 1909 bildiganta Maude Adams-on kiel Johana de Arko

[redakti] Eksteraj ligiloj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj