Alfonso de Kastilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombo de Alfonso de Kastilio en la Kartuziejo de Miraflores.

Alfonso de Kastilio (Tordesillas, 17-a de novembro de 1453 - Cardeñosa, 5-a de julio de 1468). Infanto de Kastilio. Estis filo de la reĝo Johano la 2-a (Kastilio) kaj de la reĝino Isabel de Portugalio, reĝino de Kastilio.

Familio

Li estis nepo el la patra parto de siaj geavoj la reĝo Henriko la 3-a de Kastilio kaj de la reĝino Katarina de Lankastero. El patrina parto estis liaj geavoj la infanto Johano de Portugalio kaj Izabela de Barcelos.

Li estis duonfrato de la reĝo Henriko la 4-a kaj fato de la futura reĝino Isabel la Katolika.

Biografio

Grava parto de la kastilia nobelaro estis malkontenta kun Henriko la 4a kaj en septembro de 1464, koncerna nobelaro devigis al la reĝo senposedigi Johaninon, lia sola filino, de la titolo de Princino de Asturio kaj proklami Alfonson princo heredonto en ŝia loko. Malgraŭ tio, la malkontenta nobelularo ne cedis kaj en junio de 1465 la Parlamento kunvenis en Ávila, ili renversis Henrikon kaj ili proklamis reĝo de Kastilio Alfonson, laŭ la nomo de Alfonso la 12-a.[1] La nova reĝo havis nur 12 jaroj de aĝo. Ĉi tiu epizodo estis nomita de ties kritikantoj "la farso de Ávila", nomo pere kiu ĝi pasis al la historio.

Eksplodis tiam la milito malferma inter la partianoj de Henriko la 4a kaj de Alfonso la 12a, kies nomo alia reĝo reprenos fine de la 19a jarcento; tiu instalis sian "kortegon" en Arévalo.[2] En aŭgusto de 1467 okazis grava batalo en Olmedo, en kiu neniu de la partioj atingis venkon.[2] Inkluzive nuntempe iuj historiistoj konsideras ke Henriko estis disvenkita kaj farita malliberulo[1], dum aliaj asertas ke li venkis, sed ke pro malforto preferis negoci kun la venkitoj.[3]

La infanto Alfonso de Kastilio forpasis, pro kaŭzoj ne konitaj, en Cardeñosa la tagon 5a de julio de 1468.[2] Henriko la 4-a restis kiel reĝo sendiskuta de 1469 dum la titolo de heredonto al la trono pasis al esti pridisputita inter Johanino la Beltranida kaj la infantino Izabela, la duonfratino de Henriko la 4-a de Kastilio. La konflikto finis okazigante la Militon de Kastilia Sukcedo, en kiu Izabela sukcesis fine akiri la kastili-leonan tronon.

Bibliografio

  • Álvarez de Toledo, Luisa Isabel (2006). África versus América (2ª ed.). Sanlúcar de Barrameda: Fundación Casa Medina-Sidonia. sitio web.
  • Álvarez Palenzuela, Vicente Ángel. «La guerra civil castellana y el enfrentamiento con Portugal (1475-1479)». Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes. Konsultita en junio de 2007.
  • Caro Dobón, Luis; María Edén Fernández Suárez (2008). «Los enterramientos reales de la Cartuja de Miraflores». Ambio Ciencias: revista de divulgación (León: Universidad de León: Servicio de Publicaciones) (2): pp. 23-37. ISSN 1988-3021. Konsultita la 20an de aŭgusto de 2011.

Notoj

  1. 1,0 1,1 ÁLVAREZ DE TOLEDO
  2. 2,0 2,1 2,2 Alfonso el Inocente, ArteHistoria (Junta de Castilla y León), http://www.artehistoria.jcyl.es/histesp/personajes/3284.htm 22a de junio de 2007.
  3. ÁLVAREZ PALENZUELA