Alfonso la 10-a (Kastilio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alfonso la 10-a, nomata la Saĝulo (Alfonso X el Sabio) (Toledo 1221-Sevilo 1284), reĝo de Kastilio kaj Leono (en la nuna Hispanio) (1252-1284).

Filo de Fernando la 3-a, la Sanktulo.

Kvankam militema kaj intrigema, li estas pli konata hodiaŭ pro lia kultura agado. Li favoris la uzon de la vulgara kastilia, kiun li helpis disvolviĝi, por ke ĝi fariĝu la oficiala lingvo de la reĝlando. Li mem verkis poezion, kvankam por tio li preferis la galegan.

Li kreis la Akademion de Tradukistoj de Toledo, grupon de saĝuloj kristanaj, judaj kaj islamaj, kiuj retrovis antikvajn tekstojn kaj verŝis ilin al la okcidentaj lingvoj, kio havis grandan influon super la posta eŭropa klereco.

Alfonso verkis aŭ kompilis tekstojn jurajn (Fuero real de Castilla, Código de las siete partidas), historiaj (Crónica general e grand estoria), muzikajn (Cantigas de Santa María) aŭ ludajn (Libros de ajedrez, dados y tablas, unua regularo de la moderna ŝako).

Li klopodis por esti nomumita imperiestro de la Sankta Romia Imperio, pro sia germana patrino, sed ne sukcesis. Li konkeris diversajn andaluzajn urbojn.

Lia unua filo Ferdinando mortis antaŭ la patro, kaj lia dua filo Sancho, fariĝis reĝo post li, kontraŭ la volo de Alfonso, kiu favoris la rajtojn de la filoj de Fernando.

Antaŭe: Reĝo de Kastilio Poste:
Ferdinando la 3-a 1252-1284 Sanĉo la 3-a
Antaŭe: Reĝo de Leono Poste:
Ferdinando la 3-a 1252-1284 Sanĉo la 3-a


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj