Alfonso la 11-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfonso la 11-a
reĝo de la Kastilia reĝlando
Statuo de Alfonso la 11-a en Algeciras
Statuo de Alfonso la 11-a en Algeciras
Persona informo
Alfonso XI de Castilla
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1311 (1311-08-13)
en Salamanko
Morto 27-an de marto 1350 (1350-03-27) (38-jaraĝa)
en Ĝibraltaro
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Tombo Iglesia de San Hipólito (Córdoba) vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio vd
Subskribo Alfonso la 11-a
Familio
Dinastio dinastio Burgundio-Ivrea en Kastilio vd
Patro Fernando la 4-a vd
Patrino Konstanciino de Portugalio vd
Gefratoj Eleonoro el Kastilio vd
Edz(in)o Constanza Manuel • Maria of Portugal vd
Amkunulo Eleanor de Guzmán vd
Infanoj Pedro la 1-a de KastilioHenriko la 2-a de Kastilio • Fadrique Alfonso, Lord of Haro • Tello de Castilla, Lord of Aguilar de Campoo • Sancho Alfonso, 1st Count of Alburquerque • Pedro de Aguilar • Sancho Alfonso de Castilla • Juan Alfonso de Castilla • Juana Alfonso de Castilla • Pedro Alfonso de Castilla • Fernando Alfonso de Castilla vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfonso la 11-a (naskiĝis la 27-an de septembro 1311 en Salamanko, mortis la 26-an de marto 1350 en Ĝibraltaro) estis reĝo de la Reĝlando Kastilio. Li estis filo de la reĝo Ferdinando la 4-a kaj de Konstanzo de Portugalio. Lia patro mortis nur post unu jaro, do, li heredis regnon estante ankoraŭ bebaĝa. Lia avino Maria de Molina funkciis kiel energia regentino. La reĝo ekreĝis jam 15jaraĝa kaj tuje montris energion kaj regokapablon. Li elektis efikajn kunlaborantojn kaj kontraŭstaris la povon de la alta nobelaro kaj de la urboj, kies urbestrojn li anstataŭos per reĝaj funkciuloj (corregidores). Pri la militprocezo kontraŭ la araboj, kiu lastatempe stagnis, li akcelis ĝin ĉefe agante ĉe la Ĝibraltara Markolo, kie li venkis ĉe la lago Salado (1340) kaj konkeris Algeciras (1344).

Pri ekstera politiko li sukcesis pluhavi neutralecon de Kastilio en la epoko de la Tridekjara Milito inter Anglio kaj Francio. Tiele Kastilio profitis por kontroli la lanmerkaton en la nordo.

La privata vivo de la reĝo estis komplika: Li estis edzo de Maria de Portugalio, el kiu li havis filon kaj heredonton Pedro la 1-a. Sed en 1329 (li estis 18jaraĝa) li ekhavis amaferon kun belega sevila vidvino nome Leonor de Guzmán. Por ŝi li starigis kortegon kaj kun ŝi li havis ok filojn kaj unu filino, nome la venonta dinastio, familio Trastamara. Flankenigita reĝino Maria malamegis dum jaroj tiun aferon. La reĝo mortis marte de 1350, dum sieĝo al Ĝibraltaro, viktimo de pesto. La reĝino revenĝis, enkarcerigis la amantinon de la reĝo, torturigis ŝin kaj finfine murdigas ŝin. La filo de Leonor nome Henriko kontraŭstaris sian duonfraton la reĝo Pedro (ambaŭ estas samaĝaj) kaj dum terurra enlanda milito en 1369 ĉe la Kamparo de Montiel Pedro estis murdita de agento de Henriko nome la franca Bertrand Duguesclin. Henriko iĝis la reĝo Henriko la 2-a.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. José María Solé, “Un monarca casi ejemplar”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Paĝo 107.