Alfonso la 13-a (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfonso la 13-a

Alfonso la 13-a, hispane Alfonso XIII (Madrido, 17-a de majo de 1886 - Romo, 28-a de februaro de 1940) estis reĝo de Hispanio, de sia naskiĝo ĝis sia abdiko en 1931.

Li estis filo de la reĝo Alfonso la 12-a, kiu mortis antaŭ lia naskiĝo, kaj de Maria Kristina de Habsburgo-Loreno, kiu agis kiel regento ĝis 1902, kiam li fariĝis 16-jara.

La 31-an de majo de 1906 li edziĝis kun la brita princino Viktoria Eŭgena de Batenbergo (1887-1969), nepino de la reĝino Viktoria de la Unuigita Reĝlando. La tagon de la edziĝo, kiam ili revenis al la Reĝa Palaco, ili suferis atencon de la anarkiisto Mateo Morral; la gereĝoj ne estis vunditaj, sed mortis pluraj ĉeestantoj de la ceremonio.

Filoj

La reĝa paro havis sep gefilojn. La du plej aĝaj rezignis al la krono: Alfonso (1907-1938) naskiĝis hemofilia kaj Jaime aŭ Jakobo (1908-1975) fariĝis surdmutulo kiam juna. La heredinto estis Johano (1913-1993), kiu tamen neniam reĝis kaj estis la patro de la nuna hispana reĝo Johano Karlo la 1-a.

La reĝo krome havis almenau tri filojn ekster la edzeco.

Gravaj faktoj dum la reĝado

Dum lia reĝado okazis tre gravaj historiaj eventoj. Kiam ankoraŭ juna Hispanio perdis siajn lastajn koloniojn en Ameriko kaj Azio. la lando vidis sin enmiksita en milito en norda Maroko. Alfonso estis tre aktiva en politiko, multe pli ol estis supozate de konstitucia monarĥo. Fakte, la marokan militon li atente sekvis, kio parte kaŭzis senprestiĝon de lia regado.

En 1905 en Parizo eksplodis bombo ĉe la aŭto per kiu veturis la reĝo de Hispanio Alfonso kaj la prezidanto de la Franca Respubliko nome Loubet post ĉeesto dum operludado.

En 1909 okazas ĉefe en Barcelono popolaj ribeloj, kiuj estos konataj kiel la Tragika Semajno (kelkajn tagojn antaŭ la 5-a UK). Gravaj strikoj okazos ankaŭ en 1917.

Alfonso konservas la dividon de la povo inter la Konservativa kaj la Liberala Partioj, sed lia mikso en la ĉiutaga politiko estas tre ofta.

Inter 1923 kaj 1930 li permesas la diktaturon de generalo Miguel Primo De Rivera. Post la kompleta senprestiĝo de la reĝimo, en 1931 la nova registaro kunvokas municipajn balotojn, kiujn venkas la respublikismaj fortoj. La reĝo akceptas la rezultojn, abdikas kaj forlasas la landon.

Li tamen neniam rezignis siajn rajtojn, kaj ankoraŭ konspiris por reveni al la povo. Li apogis la puĉon de Francisco Franco, kiu ekos la civilan militon, sed Franco, eĉ se laŭnome monarĥema, ne permesis la revenon de la reĝa familio ĝis multaj jaroj poste.

Alfonso la 13-a mortis en la ekzilo en Romo. Liaj restaĵoj estis portitaj al la monaĥejo de Eskorialo jam en la 80-aj jaroj.

Rilato al Esperanto

Trovu « Alfonso la 13-a » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Alfonso montris plurfoje simpation al Esperanto, kaj akceptis la gvidantojn de la movado en pluraj okazoj.

Okaze de la Universala Kongreso en Barcelono, en 1909, li donis al Zamenhof la honoran titolon de Komandanto de la Ordeno de "Izabela la Katolika", grava hispana ordeno.

Antaŭe:Reĝo de HispanioPoste:
Alfonso la 12-a1886–1931(Dua Hispana Respubliko)