Alfonso la 2-a (Asturio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alfonso II por Víctor Hevia 1-ret.jpg

Alfonso la 2-a de Asturio (760 - 842), surnomata la Ĉasta), estis reĝo de Asturio en du malsamaj periodoj: unue, en la jaro 783, kaj poste inter la jaroj 791 kaj 842, kiam li forpasis.

Dum lia regado, kiu daŭris dum kvindek unu jaroj, malkovriĝis en Galegio (supozeble) la tombo de la Apostolo Jakobo.

Li disrabis Lisbonon en 798 profitante la konfliktojn en la registaro de la muzulmana Kordovo kaj venkis la muzulmanojn en Narón kaj en Anceo (825). Danke al la venkoj kontraŭ la muzulmanoj, li plifirmigis sian regadon en Galegio, Leono kaj Kastilio, kiujn li politike reorganizis.

Li establis sian kortegon en Oviedo, kie li konstruigis plurajn preĝejojn kaj palacon. En la nuntempo nur restas spuroj de la preĝejo Sankta Tirso.

Laŭ la tradicio, la tombo de la apostolo Jakobo la pli aĝa estis malkovrita de ermito en Santiago de Compostela (814); kio konvertis ĉi tiun lokon en unu el la plej gravaj centroj de la kristana pilgrimado.

Post la forpaso de la reĝo, la kadavro estis entombigita en la Panteono de reĝoj de la Katedralo de Oviedo, kiun la monarko konstruigis, kaj kie ankaŭ estis entombigita sia edzino, la reĝino Berta, kiu laŭ kelkaj historiistoj devenis el la franca reĝa familio. Kvankam li havis edzinon, laŭ la tiuepokaj kronikoj, la reĝo neniam havis intimajn seksrilatojn kun sia edzino kaj forpasis ĉasta kaj sen heredanto.