Alfonso la 3-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alfonso la 3-a (Portugalio)
(1210-1279)
Alfonso la 3-a el Bulonjulo.
Alfonso la 3-a el Bulonjulo.
Naskiĝis 5-a de Majo 1210
en Koimbro, Flago de Portugalio
Mortis 16-a de Februaro 1279
en Koimbro, Flago de Portugalio
Profesio 5-a Reĝo de Portugalio.
v  d  r
Information icon.svg

Alfonso la 3-a de Portugalio (n. en Koimbro, la 5-an de majo 1210; m. en Koimbro, la 16-an de februaro 1279) estis la 5-a reĝo de Portugalio. Li estis alnomita la Restariginto kaj la Bulonjulo, ĉar li edziĝis al la grafino Matilda la 2-a de Bulonjo[1], estis la 5-a reĝo de Portugalio. Alfonso la 3-a estis la dua filo de la reĝo Alfonso la 2-a[2][3], Reĝo de Portugalio, kaj de ties edzino Uraka de Kastilio[4], kaj postvenis sian fraton Sanĉo la 2-a[5] en 1248.

Enlanda milito kaj detronigo de Sanĉo la 2-a[redakti | redakti fonton]

Kiel la dua filo, tiel Alfonso ne devus heredi la tronon destinitan al Sanĉo kaj tial li vivis en Francio, kie li edziĝis kun Matilda la 2-a de Bulonjo, en 1235, kaj tiel li fariĝis jure uxoris (laŭleĝa edzo) de Bulonjo, kie li servis kiel militisma komandanto, kunbatalante en la nomo de Ludoviko la 9-a, reĝo de Francio kaj lia kuzo. Tamen, en 1246, la konfliktoj inter Sanĉo la 2-a[5] kaj la Eklezio fariĝis neelteneblaj kaj la papo Inocento la 4-a ordonis la anstataŭigon de la reĝo je la grafo de Bulonjo. Alfonso obeis la ordonon de la papo kaj sin direktis al Portugalio, kie li kroniĝis reĝo post la ekzilo kaj morto de Sanĉo la 2-a en Toledo. Ĝis la morto de Sanĉo la 2-a[5] kaj ties sekvanta kronado, Alfonso la 3-a uzis nur la titolojn Vizitanto, Prizorganto kaj Defendanto de la Regno. Por ascendi al la trono, Alfonso abdikis el Bulonjo kaj forpuŝis Matilda-n por edziĝi al Beatrica de Kastilio[6] (1242-1303). Decidinte ne plu fari la samajn erarojn de sia frato, la nova reĝo donis specialan atenton al la meza klaso komponita el komercistoj kaj etaj proprietuloj, kaj nepre aŭdis iliajn plendojn. Danke al ĉi-tiu agmaniero, Alfonso la 3-a estis konata ankaŭ kiel la patro de la portugala ŝtato, disdonante urbestrojn tra la kasteloj kaj juĝistojn tra la multenombraj vilaĝoj kaj teroj. La celo estis la enplanto de iu leĝa povo per kiu ĉiuj enloĝantoj de la Portugala Regno tenadis egaleco-rilaton. En 1254, en la urbo Lejria, li kunvokis la unuan kunvenon de la Kortegoj, nome la ĝenerala asembleo de la regno, kalkulante kun reprezentantoj el ĉiuj niveloj de la societo. Alfonso pretigis leĝodonon, kiu limigis la eblon de la altaj klasoj fari misuzojn super la malpli favoriĝinta loĝantaro, kaj konsentis sennombrajn privilegiojn al la Eklezio.

Rememorigita kiel bonega administranto, Alfonso la 3-a organizis la publikan administradon, fondis multenombrajn vilaĝojn, kaj forcedis la privilegion kiel urbon tra la edikto de pluraj administraj leteroj. En 1255, li translokigis la ĉefurbon de la Regno de Portugalio el Koimbro al Lisbono. Laŭ liaj ordonoj, estis kreitaj la Ĝeneralaj Enketoj[7], iniciatintaj en 1258, kiel maniero por la reĝo kontroli, ne nur la grandan povon de la Nobelaro, sed ankaŭ por ekscii se al li estas uzurpitaj la propraĵoj kiuj laŭleĝe apartenas al la krono.

Rekonkero[redakti | redakti fonton]

Danke al la sekureco de la trono kaj al la pacigado de la interna situacio, Alfonso turnis sian atenton por la celoj de la Rekonkero en la Sudo de la Ibera duoninsulo el la islamaj komunumoj. Dum lia regado, Faro estis sukcese elprenita en 1249, kaj la regno de Algarve estis enkorpigita al la regno de Portugalio. Post tiu sukcesa kampanjo, Alfonso devis alfronti diplomatian konflikton kontraŭ Kastilio, kiu konsideris ke la teritorio de Algarve al ili apartenis. Sekvis periodo de milito inter la du landoj, ĝis kiam, en 1267, en Badajoz, traktato estis subskribita, determinante pri la limigo en la Gvadiano el la kunfluo de la rivero Kaja ĝis la enfluejo, inter Hispanio kaj Portugalio.

Dua nupto[redakti | redakti fonton]

En 1253, la reĝo edzigis al Dona Beatrica[6], popole konata kiel Dona Brites, filino de Alfonso la 10-a de Kastilio, la Saĝulo. Baldaŭ tio fariĝis polemiko ĉar Alfonso la 3-a estis jam edziĝinta al Matilda la 2-a de Bulonjo. La papo Aleksandro la 4-a reciprokis plendon de Dona Matilda, kaj ordonis al la reĝo forlasi la novan edzinon kaj respekti la antaŭan edziĝon kun la grafino de Bulonjo. La reĝo ne obeis, sed li penis gajni iom da tempo rilate al tiu delikata afero, kaj la problemo solviĝis mem kun la morto de Dona Matilda en 1258. La infanto Dom Denizo, kiu naskiĝis dum la neregulara situacio de la gepatroj, estis do legitimita en 1263. La geedziĝo funkciis kvazaŭ alianco kiu finigis la batalon inter Portugalio kaj Kastilio pro la Regno de Algarve. Ankaŭ tio signifis pli da riĉo al Portugalio, kiam Dona Beatrica, ricevas donace okaze de la morto de sia patro, Alfonso la 10-a, belan regionon oriente de la Rivero Gvadiano, kie oni inkludis la vilaĝojn Moŭra, Serpa, Noudar, kaj Niebla. Tia donaco estis pro la apogo kiun Dona Brites faris al sia patro dum lia ekzilo en la urbo Sevilla.

Ekskomuniko de la reĝo kaj de la regno[redakti | redakti fonton]

En la fino de sia vivo, Alfonso la 3-a envolviĝis en konfliktoj kun la eklezio, kaj li estis ekskomunikita en 1268 de la ĉefepiskopo de Braga kaj far la episkopoj de Koimbro kaj de Porto, krom la papo Klemento la 4-a, simile al la reĝoj kiuj antaŭiris lin. La ekleziularo estis aprobinta akuzdokumenton enhavantan kvardektri plendojn kontraŭ la monarko, kiuj inter ili oni povis mencii kelkajn malpermesojn al la episkopoj pagpostuli la dekonaĵojn, utiligon de la fonduso destinita por la konstruado de la temploj, devigon de la klerikularo labori en la verkoj de la vilaĝo-muraroj, areston kaj ekzekutadon de la klerikularo sen rajtigo de la episkopoj, morto-minacojn al la ĉefepiskopo kaj al la episkopoj, krom plie, la nomigon de judoj por la altrangaj oficoj.

Por pligravigi la situacion, la reĝo monfavoris kelkajn almozpetajn religiajn ordenojn, same kiel franciskanojn kaj dominikanojn, kaj estis akuzita de la klerikularo pri apogo al eksterlandaj religiuloj. La granda konflikto kun la ekleziularo ankaŭ estis kaŭzita ĉar la reĝo leĝdonis en la direkto de la ekvilibro de la municipa povo kaj malprofite de la povo de la ekleziularo kaj de la malriĉaj. La reĝo, kiu estis forte amegata de la portugaloj, ĉar li prenis decidojn kiel la abolicion de la anúduva (imposto pri la senpaga braklaboro, kiu devigis la homojn labori en la konstruado kaj riparado de kasteloj kaj palacoj, muroj, kloakfosoj kaj en aliaj militismaj verkoj), ricevis apogon de la Kortegoj de Santarém en januaro 1274, kie ia komisio estis nomumita por krei enketon al la akuzoj, kiujn la episkopoj faris al la reĝo. La komisio, minoritate komponita de la adeptoj de la reĝo, lin absolvis. Tamen, la papo Gregorio la 10-a ne akceptis la decidon prenitan en la kortegoj de Santarém kaj ordonis la ekskomunikon de la reĝo kaj la lanĉon de interdikto kontraŭ la regno en 1277. Okaze de sia morto, en 1279, Alfonso la 3-a ĵuris obeon al la Eklezio kaj la redonon de ĉio, kion de ĝi li estis preninta. Antaŭ tia konduto de la reĝo, la abato de Alcobaça retiris la ekskomunikon kaj la reĝo estis entombigita en la Monaĥejo de Alcobaça.

Idaro[redakti | redakti fonton]

  • Unua edzino: Matilda la 2-a de Bulonjo:[8][6].
    • Roberto, Infanto de Portugalio (1239)
    • alia virulo, kies nomo estas nekonata (1240).
  • Naturaj filoj.
  • Kies patrino estis Madragana Ben Aloandro, post nomita Mor Afonso, filino de la lasta urbestro de la maŭra periodo de Faro, la mozarabo Aloandro Ben Bakr:
    • Martim Afonso, kromnomita la Chichorro (1250-1313), li ricevis tiun kromnomon ĉar li estis malaltstatura.
    • Urraca Afonso de Portugalio (1260- post1290), dufoje edziniĝinta, unue en 1265 kun Petro Anes Gago de Riba de Vizela (1240-1286), kaj due en 1275 kun Johano Mendes de Britejros (1250-?), filo de Mem Rodrigues de Britejros.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Matilda la 2-a de Bulonjo (1202-1262), estis nobela francino, grafino de Bulonjo, Mortain, Aumale kaj Dammartin de 1216 ĝis 1260 kaj edzina reĝino de Portugalio de 1248 ĝis 1253.
  2. Alfonso la 2-a (Portugalio) (1185-1223) (* Koimbro, en la 23-a de Aprilo 1185 - † Santarém, en la 25-a de Marto 1223), alnomita la Dikulo aŭ la leprulo pro la malsano kiu lin afektis; estis la 3-a reĝo de Portugalio kaj tria filo de Sanĉo la 1-a.
  3. Sanĉo la 1-a (Portugalio) (1154-1211) (n. Koimbro, en la 11-a de Novembro 1154 m. Koimbro, en la 26-a de Marto 1211), alnomita la Popoliganto, pro la instigo kiun li apogis por la popoligo de la teritorioj en sia lando - elstariĝante la fondiĝon de la urbo Guarda, en 1199, krom la asignigo de administraj leteroj popoligante tiele distancegaj areoj de la reĝlando, precipe kun enmigrintoj de Flandroj kaj Burgonjo.
  4. Urraca de Castela, Reĝino de Portugalio (1187-1220) (n. 1187, m. la 3-an de novembro 1220), ankaŭ konata kiel Uraka de Portugalio, estis infantino de Kastilio ekde 1211 ĝis sia morto edzina reĝino de Portugalio danke al la edziniĝo kun Afonso la 2-a de Portugalio. Ŝi estis filino de Alfonso la 8-a, reĝo de Kastilio.
  5. 5,0 5,1 5,2 Sanĉo la 2-a (Portugalio) (1209-1248) (n. en Koimbro, la 8-an de Septembro 1209 m. Toledo, Kastilio, en la 4-a de Januaro 1248), kromnomita La Biretulo aŭ la Pia, kvara reĝo de Portugalio.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 GeneAll.
  7. La Generalaj Enketoj estis administra procedo uzita en la unuaj tempoj de la portugala monarkio.
  8. Prenita el la retejo.