Alfonso la 4-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alfonso la 4-a (Portugalio)
(1291-1357)
Alnomita La Bravulo.
Alnomita La Bravulo.
Naskiĝis 8-a de Februaro 1291
en Koimbro, Flago de Portugalio
Mortis 28-a de Majo 1357
en Lisbono, Flago de Portugalio
Profesio 7-a Reĝo de Portugalio
v  d  r
Information icon.svg

Alfonso la 4-a (Portugalio) (1291-1357) (* Koimbro, en la 8-an de Februaro 1291 - † Lisbono, en la 28-an de Majo 1357), kromnomita la Bravulo, sepa reĝo de Portugalio, estis filo de Dom Denizo (1261-1325), sesa reĝo de Portugalio kaj de ties edzino, la reĝino Sankta Izabela (1271-1336)[1], denaske infantino de Aragonio. Alfonso la 4-a postvenis sian patron en la 7-a de Januaro 1325.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ ke li estis laŭleĝa filo de sia patro, Dom Alfonso, ne estis, laŭ kelkaj fontoj, la favoriton de la reĝo Dom Denizo, kiu preferis la akompanon de Dom Alfonso Sanĉes (1289-1329)[2], unu el liaj bastardaj (tamen legitimita) filoj. Ĉiprefero kaŭzis rivalon inter la du fratoj kiuj, kelkfoje, donis breĉon al armitaj konfliktoj. En 1325, Dom Alfonso la 4-a fariĝis reĝo, kaj kiel unua decido, li ekziligis sian fraton Alfonso Sanĉes al Kastilio, kaj forprenis de li ĉiujn propraĵojn, teritoriojn kaj feŭdojn al li donacitan de la ambaŭa patro. La ekzilinto ne alkonformiĝis kaj el la alia flanko de la landlimo li planis serion da politikaj militismaj manovroj celante mem fariĝi reĝo. Post sennombraj provoj da fiaskintaj invadoj, la fratoj subskribis paco-traktaton, kun la apogo de la reĝino Izabela.

En 1309, Alfonso la 4-a edziĝis al la princino Beatrica (1293-1359)[3], filino de la reĝo Sanĉo la 4-a de Kastilio. La plej maljuna filino de tiu kuniĝo, nome Dona Maria, Infantino de Portugalio, edziniĝis kun Alfonso la 11-a de Kastilio (1311-1350)[4], en 1328, tamen la geedziĝo montriĝis malfeliĉa, pro tio ke la reĝo de Kastilio malkaŝe malbontraktis la edzinon. Alfonso la 4-a ne estis kontenta vidi sian filinon malŝatitan kaj atakis la landlimajn ĉirkaŭaĵojn de Kastilio pro rebato. La paco venis post 4 jarojn kaj, dank'al interveno de la reĝino mem Dona Maria de Portugalio, pacotraktato estis subskribita en Sevilla en la jaro 1339. En la sekvanta jaro, en la 30-a de Oktobro 1340, portugalaj trupoj partoprenis en la granda venko konata kiel la Batalo de la Rivero Salado[5] kontraŭ la merinidaj maŭroj.

En 1343, en la portugala regno okazis granda manko da cerealoj, kaj en 1346, celante fari aliancon kun la aragona reĝo, Alfonso la 4-a irigis ambasadoron al Barcelono por subskribi la akordon inter la reĝo kaj Petro la 4-a de Aragono (1319-1387)[6], penante realigi la edziniĝon de la infantino Dona Leonor. En 1347, okazis tertremo kiu forskuis Koimbron kaj kaŭzis grandajn malprofitojn al la regno, kaj en la jaro 1348, la nigra pesto, veninta el Eŭropo, ruinigis la landon.

El ĉiuj problemoj, la pesto estis la plej serioza, viktimante grandan parton de la popolo kaj kaŭzante nemezureblan malordon en la regno. La reĝo tuje reagis, kaj promulgis leĝaron por bridi la almozularon kaj la senokupecon.

La lastaj jaroj dum la regado de Alfonso la 4-a signiĝis per politikaj intrigoj kaj internaj konfliktoj grandparte kaŭzitaj pro la ĉeesto da rifuĝintoj de la civila milito inter Petro la 1-a el Kastilio kaj lia duonfrato Henriko de Trastamara.

Inter la ekzilitoj oni alkalkulis la diversajn nobelulojn, alkutimiĝintajn al la povo, kiuj rapide kreis sian propran koterion ene de la portugala kortego. Kiam Agnesa de Kastro fariĝis amatino de la heredanta princo Petro la 1-a, la kastiliaj nobeluloj kreskis en reĝa povo kaj favoro.

Al Alfonso la 4-a tute ne plaĉis la prefero donita al la kastilianoj kaj serĉis diversforme forigi la junan Agnesan for de sia filo. Sensukcese, Petro prenis sur sin la amrilaton al al kastilianino legitimante la gefilojn kiujn kun ŝi li havis, kaj rifuzis, en 1349, denove edziĝi kun alia virino escepte de ŝi. Kun la paso de la jaroj, Alfonso la 4-a perdis la kontrolon de la situacio: la kastilia koterio kaj la juna Agnesa kreskis laŭpove, dum la laŭleĝa sola filo de Petro la 1-a, la estonta reĝo Fernando la 1-a (1345-1383)[7], kreskis kvazaŭ malsaneta infano. Maltrankvila pro la vivo de sia sola nevo, kiun li agnoskis, kaj pro la altrudo de la eksterlanda povo ene de la portugalaj landlimoj, Alfonso la 4-a ordonis la mortigon de Agnesa de Kastro en 1355. Kontraŭe al tio, kion li esperis, lia filo tute ne alproksimiĝis al li. Perdante la kapon, Petro la 1-a deklaris senperan militon al sia patro, kaj disrabis la regionon Entre-Douro-e-Minho. La repaciĝo venis nur en 1357, kiam la reĝo fordonis al la princo grandan parton de la povo. Alfonso la 4-a mortis post iom da tempo.

Kiel reĝo, Alfonso la 4-a estas rememorita kiel kuraĝa militisma komandanto, kaj el tie oni alprenis la nomon La Bravulo. Lia plej granda kontribuo en la ekonomia kaj administra niveloj estis la graveco donita al la elvolviĝo de la portugala mararmeo. Alfonso la 4-a monhelpis la konstruon de komerca mararmeo kaj financis la unuajn vojaĝojn por la Atlantika esplorado. La Insuloj Kanarioj estis malkovritaj dum lia reĝado. Li estas entombigita en la Katedralo de Lisbono[8].

Familio[redakti | redakti fonton]

El lia edziĝo kun Dona Beatrica de Kastilio (1293 - † Lisbono, en la 25-a de Oktobro 1359), infantino de la Regno de Kastilio, kaj filino de la reĝo Sanĉo la 4-a el Kastilio kaj ties edzino Maria de Molina (1265-1321), naskiĝis:

  1. Maria de Portugalio (Koimbro, 1313 - † Évora, 1357), edziniĝis en1328 en la urbo Sabugal, Alfaiates, kun la reĝo Alfonso la 11-a el Kastilio[4] (en la 13-a de Aŭgusto 1311 - † 26-a de marto 1350), la belegmiena Maria, tiele aludite far Kamoens en sia verko La Luzidoj.
  2. Alfonso de Portugalio, infanto kiu mortonaskiĝis.
  3. Dom Denizo de Portugalio (en la 12-a de Januaro 13171318), mortis ankoraŭinfane.
  4. Petro la 1-a de Portugalio (Koimbro, en la 8-a de Aprilo 1320Évora, Estremoz, en la 18-a de Januaro 1367), postveninto de sia patro en la portugala trono.
  5. Izabela de Portugalio (en la 21-a de Decembro 1324 - † 11-a de Julio 1326), mortis kiaminfane.
  6. Johano de Portugalio (en la 23-a de Septembro 1326 - † 21-a de Julio 1327), mortis ankoraŭinfane.
  7. Dona Leonor de Portugalio (Koimbro, 1328 - † Teruel, Aragono, Oktobro 1348), edziniĝis en 1347 kun Petro la 4-a de Aragono[6] (Balaguer, 1319 - † Barcelono, en la 5-a de Januaro 1387).
  8. Maria Afonso de Portugalio (1316Lisbono, 1330), bastarda filino, ŝi edziniĝis en 1330 kun Dom Fernando de Kastilio, Sinjoro de Valencio de Kampos, majstro de la Ordeno de Sankta Jakobo kaj filo de Dom Alfonso de Kastilio, Sinjoro de Valencio kaj ties edzino Johana de Kastro (1280-1327).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Izabelo el Aragono (1271-1336) (* Zaragoza, 1271 - † Estremoz, en la 4-a de Julio 1336), estis aragona infantino kaj edziniĝa reĝino de Portugalio. Ŝi eniris en la historion pro la famo de sanktulino, kaj estis beatigita kaj poste kanonigita. Ŝi estas popolare konata kiel Izabel, la Sankta Reĝino aŭ simple La Reĝina Sanktulino. Ŝi estis edzino de Dom Denizo, sesa reĝo de Portugalio.
  2. Alfonso Sanĉes (1289-1329) (* en la 24-a de Majo 1289 - † 2-a de Novembro 1329), estis nobla trobadoro, bastarda kaj preferata filo de Dom Denizo el Portugalio.
  3. Beatriz de Molina e Castela (1293-1359) (* 1293 - Lisbono, en la 25-a de Oktobro 1359), estis edzino de Dom Alfonso la 4-a, reĝo el Portugalio. Ŝi estis filino de Sanĉo la 4-a el Kastilio (1258-1295).
  4. 4,0 4,1 Alfonso la 11-a de Kastilio (1311-1350), kromnomita La Justicamulo, la Senkompata ou tiu de la Rivero Salado, (* Salamanca, en la 13-a de Aŭgusto 1311 - † Gibraltar, en la 26-a de Marto 1350), estis reĝo de Leono kaj Kastilio, de la 7-a de Septembro 1312 ĝis la 26-a de Marto 1350.
  5. La Batalo ĉe la Rivero Salado okazis en la 30-a de Oktobro 1340 inter kristanoj kaj maŭroj, apud la marĝeno de la Rivero Salado, en la provinco Cádis, sudo de Hispanio.
  6. 6,0 6,1 Petro la 4-a de Aragono (1319-1387) (* en la 5-a de Septembro 1319 - Balaguer, en la 5-a de Januaro 1387), alnomita la Ceremoniulo aŭ la Ponardo-uzanto, estis reĝo de Aragono, reĝo de Sardio kaj Korsiko (kun la titolo Petro la 1-a), reĝo de Valencio (kiel Petro la 2-a) kaj Grafo de Barcelono el 1336 ĝis sia morto.
  7. Fernando la 1-a el Portugalio (1345-1383) (* Lisbono, en la 31-a de Oktobro 1345 - † en la 22-a de oktobro 1383), estis filo de Petro la 1-a el Portugalio, kaj postvenis sian patron en 1367.
  8. La Katedralo de Lisbono estis konstruita en la jaro 1150, fare de Alfonso la 1-a, tri jarojn post kiam la portugaloj konkeris Lisbonon el la manoj de la maŭroj