Alfonso la 5-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
AfonsoV-P.jpg

Alfonso la 5-a de Portugalio, kromnomata la Afrika (n. en la Reĝa Palaco, Sintra, la 15-an de januaro 1432 - m. en Sintra, la 28-an de aŭgusto 1481) estis la dekdua reĝo de Portugalio. Li estis la pli aĝa filo de la reĝo Eduardo la 1-a kaj de la infantino Leonor de Aragono. Alfonso la 5-a havis nur ses jarojn kiam sukcedis sian patron en 1438.

Estinte reĝo, Alfonso centrigis sian atenton en Nordafriko. Dum regado de lia avo Johano la 1-a, oni konkeris Ceŭton en 1415 kaj la reĝo volis ampleksigi tiujn konkeraĵojn. La armeo de la reĝo konkeris Alcacer Ceguer (1458), Tanĝeron (gajnta kaj perdita plurfoje inter 1460 kaj 1464) kaj Arzilo (1470).

La reĝo subtenis la esploradon de la Atlantiko, gvidataj de sia onklo, la infanto Henriko la Naviganto sed post la morto de Henriko en 1460 li ne plu interesiĝis pri tiuj ekspedicioj. Administre, Alfonso la 5-a estis neĉeesta reĝo kiu ne evoluigis aŭ kreis novajn leĝojn aŭ la komercon, uzante la ekzistantajn el la epoko de sia patro kaj avo. Krom la ekspedicioj en Nordafriko li ankaŭ enmiksiĝis en la bataloj kontraŭ Kastilio kaj geedziĝis kun Johanino la Beltranida sed li malvenkis dum la batalo de Toro.