Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio
Alfonso la 6-a de Leono (1040 – Toledo, 1a de julio de 1109), nomata ankaŭ la Kuraĝulo (Bravo), estis reĝo de Leono (1065–1109), de Galegio (1071–1072; 1072–1109) kaj de Kastilio (1072–1109).
Surtroniĝo
Kiel dua vira filo de la reĝo de Leono kaj grafo de Kastilio,[1] Ferdinando la 1-a, kaj de la reĝino Sanĉa de Leono, al Alfonso ne korespondis heredi. Tamen en 1063 Ferdinando la 1-a konvokis kortegon por diskonigi sian testamenton per kiu, laŭ navara leĝo, decidis disdonigi siajn posedaĵojn inter siaj gefiloj tiele:
- Al Alfonso korespondis la Regno de Leono kiu atribuigis la titolon de imperiestro kaj rajtoj super la Tajfo de Toledo.
- Al ties frato, la plej aĝa Sanĉo, korespondis la Regno de Kastilio, kreita de la patro por tiu, kaj la impostoj super la Tajfo de Zaragozo.
- Al la plej juna frato García, korespondis la Regno de Galegio ankaŭ kreata laŭ tiu intenco kaj la rajtoj super la Tajfo de Sevilo kaj la Tajfo de Badaĥozo.
- Al la fratino Urraca korespondis la urbo de Zamora, kaj
- Al la fratino Elvira la urbo de Toro.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Viñayo González, Antonio. Fernando I, el Magno (1035–1065). Burgos: La Olmeda, 1999. 309 p. ISBN 84-89915-10-5. pp. 69–79, pli precize 76–77