Alfonso und Estrella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfonso und Estrella
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
vdr

Alfonso und Estrella estas triakta Granda heroe romantisma opero de Franz Schubert. (D 732, 1821/1822). La libreton verkis Franz von Schober.

Ario de Adolfo, memskribita pianopartituro
Teatroafiŝo de la Kortegotatro je Vajmaro el 1854, sen indiko de libretisto (Schober) kaj orkestrestro (Liszt)

Agado[redakti | redakti fonton]

Maljuna reĝo Froila (baritono) estis pelata en ekzilon, post kiam lin sentronigis Mauregato (baritono) kaj ties militestro Adolfo (baso). Al la militestro estas asignita Estrella (soprano), filino de la nova reganto. Tiu ĉi konatiĝas post ĉasado vojeraranta en rokaro kaj arbaro Alfonson (tenoro), la filon de Froila kaj ekamas lin. Post kelkaj nerektaj vojoj okazas repaciĝo inter la reĝoj kaj la surtroniĝo de Alfonso.

Historio de la prezentado[redakti | redakti fonton]

Kvankam ekzistis planoj, prezenti la operon unuafoje dum la vivotempo de Schubert eb Vieno, Dresdeno, Berlino kaj Graz, tio okazis nur en 1854 sub Franz Liszt en la Kortega Teatro je Vajmaro.

Treege priverkita versio de Johann Nepomuk Fuchs (libretopresado je Vieno en 1881) [1] mallonge sukcesis, misformis tamen la verko same kiel pli malfrua de Kurt Honolka.

En 1977 ekestis en la britia Universitato je Reading unua prezentado je pli nova tempo, en 1978 Otmar Suitner surdiskigis la kompletan version kun renomaj lidkantistoj, inter ili Edith Mathis, Peter Schreier, Dietrich Fischer-Dieskau, Hermann Prey same kiel Theo Adam. Je la ekzercadoj en 1991 sub Mario Venzago en Operejo Graz kaj en 1997 sub Nikolaus Harnoncourt en la Teatro ĉe la Vieno oni provis celi per mallongigoj pli grandan publikosukceson. Intertempe okazis pliaj teatraj prezentadoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Liszt, Schuberts Alfons und Estrella, en: FL. Sämtliche Schriften Bd. 5. Dramaturgische Blätter (Hrsg.: D. Altenburg/D. Redepenning/B. Schilling), Wiesbaden 1989
  • T. G. Waidelich, Franz Schubert Alfonso und Estrella. Eine frühe durchkomponierte deutsche Oper. Geschichte und Analyse. Tutzing 1991
  • B. Krispin, Franz Schuberts Alfonso und Estrella. Ein Beitrag zu seiner Rezeptionsgeschichte, Graz 1994
  • H. Lühning, Schubert als Dramatiker: Alfonso und Estrella. Vorurteile, Mißverständnisse und einige Anregungen zu einer Neuorientierung. En: Schubert und das Biedermeier, Festschrift zum 70. Geburtstag von Walther Dürr, Kassel 2002, S. 25-43.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Memskribaĵo de la "Lied vom Wolkenmädchen" (Froila), poste citita en „Täuschung“ (Winterreise)