Alfred Tennyson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alfred, Lord TENNYSON (naskiĝis la 5-an de aŭgusto, 1809, mortis la 6-an de oktobro, 1892) estis unu el la plej gravaj anglaj poetoj.

Tennyson naskiĝis en la vilaĝo Somersby en la angla provinco Lincolnshire kaj estis la filo de pastro. Li estis edukita ĉe Louth kaj ĉe Trinity College, Cambridge.

Tennyson eldonis sian unuan poemkolekton en 1830. Kvankam kritikantoj mallaŭdis ĝin kiel tro sentimentala, la poemoj baldaŭ populariĝis.

Unu el liaj plej bonkonataj poemoj, The Lady of Shallott, aperis en dua kolekto en 1833.

En 1850 Tennyson atingis la plej altan pinton de sia kariero, kiel Poeto Laureate post William Wordsworth kaj en la sama jaro li verkis sian majstroverkon, In Memoriam, dediĉitan al amiko de siaj studentaj jaroj, Arthur Henry HALLAM. En la sama jaro, Tennyson edziĝis kun Emily SELLWOOD.

Malfrue en sia kariero Tennyson verkis dramojn, sed liaj teatraĵoj estis malmulte sukcesaj eĉ dum li vivis. Li mortis en 1892.

Reĝino Viktorino estis fervora admiranto de la verkoj de Tennyson, kaj li fariĝis la Barono Tennyson.

Multe da liaj poemoj baziĝis sur klasikaj aŭ mitologiaj temoj.

Listo de verkoj

  • The Charge of the Light Brigade
  • The Lady of Shallot ("La damo de Shallot")
  • In Memoriam A.H.H.
  • Ulysses ("Uliso")
  • Locksley Hall
  • Crossing the Bar
  • Tithonus
  • The Lotus-Eaters
  • Idylls of the King
  • Maud
  • The Epic ("La epopeo")

Aperis en Esperanto