Alfred-Machol-monumento (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred-Machol-monumento
skulptaĵomonumento • busto [+]
Koordinatoj50° 59′ 32″ N, 11° 0′ 45″ O (mapo)50.99234811.012437Koordinatoj: 50° 59′ 32″ N, 11° 0′ 45″ O (mapo)

Estiĝo1953

Map
Alfred-Machol-monumento
vdr

La Monumento por Alfred Machol troviĝas en Erfurto antaŭ la kliniko kirurgia.

La persono kaj sia konekso kun Erfurto[redakti | redakti fonton]

Post 1933 multaj kuracistoj perdis siajn postenojn pro la naziaj rasismo. La plej eminenta en Turingio estis sendube Alfred Machol (1875-1937). La filo de juda vinkomercisto el la Rejna Palatinato doktoriĝis en 1900. Kirurgia trejnado okazis diversloke ĉe multaj renomitaj klinikoj; en 1907 li iris al la universitata kliniko de Bonn, kiel li habilitiĝis kiel privata docento por kirurgio kaj ortopedio. En 1911 li profesoriĝis. Sekve jam altestimata personulo inter la kuracistaro venis la 16-an de julio 1914 Erfurton, ekdeĵoronte kiel direktoro de la urba hospitalo kaj ĉefkuracisto de la kirurgia sekcio.

Lia ŝtona testamento troviĝas sur la areo de la HELIOS-kliniko: pro lia iniciato novkonstruitis la kirurgia kliniko, inaŭgurita en 1928, hodiaŭ la Frau-Mutter-Kind-Zentrum. Okaze de la malfermo, la fama kirurgo Ferdinand Sauerbruch, lia amiko, laŭdis la rezulton: "Tiu ĉi konstruaĵo unuigas artan stilon kun funkciado saniga. Tie ĉi videblas miraj aferoj, kiujn arkitekto ne sukcesus fari sen helpo: nome manskribo de la ideoj de Machol." La senedzina kuracisto tute vivis por sia profesio, dirante: "Mia infano estas la kliniko"[1] .

Ĉio tiu jam ne valoris ion post 1933. La alte dekorita soldato de la Unua mondmilito klopodis mem retiriĝi jam por aprilo 1933, por antaŭiĝi al naziaj ĉikanoj. Baldaŭ poste li transloĝiĝis al Naumburg (Saale), kie li mortis.

La monumento kaj aliaj honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1953 la urbo Erfurto honoris lin per bronza busto muldita fare de Hans Walther (1888-1961) antaŭ "lia" kliniko. Lian biografion rerakontis en 1977 Lother Kaiser.

La verkisto Friedrich Wolf metis literaturan monumenton per la dramo "Professor Mamlock".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Werner Usbeck: Aus der Geschichte der Chirurgie in Erfurt. En: Beiträge zur Geschichte der Universität Erfurt (1392–1816). Hrsg. vom Rektor der Medizinischen Akademie Erfurt. Kajero 11/1964.
  • Werner Usbeck: Alfred Machol. En: Zentralblatt für Chirurgie. 101 (20), 1976, p. 1254–1255.
  • Ruth Menzel: Das Schicksal des Erfurter Chirurgen Prof. Dr. Alfred Machol. En: Stadt und Geschichte, Zeitschrift für Erfurt. Speciala kajero nr. 8, 2008. p. 36.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Werner Usbeck: Aus der Geschichte der Chirurgie in Erfurt. En: Beiträge zur Geschichte der Universität Erfurt (1392–1816). Erfurt, kajero 11/1964, p. 208