Alfred Ŝnitke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alfred Ŝnitke en 1989

Alfred Garijeviĉ ŜNITKE (ruse Альфре́д Га́рриевич Шни́тке) naskiĝis la 24-an de novembro 1934 en Engels ĉefurbo de tiama Volgo-Germana ASSR, RSFSR, Sovetunio, mortis la 3-an de aŭgusto 1998 en Hamburgo, Germanio estas fama soveta komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li komencis sian muzikstudadon en Vieno en 1946. La komponisto priskribis tiun urbon: "Mi sentis, ke ĉiuj momentoj tie estis ĉeneroj de la historia ĉeno: ĉio estis multidimensia."

Biografiisto Aleksander Ivaŝkin rimarkas, ke en Vieno la juna Ŝnitke "enamiĝis al muziko, kiu estas parto de vivo, parto de historio kaj kulturo, parto de la ankoraŭ vivanta estinteco."

En 1948 la familio enloĝiĝis ĉe Moskvo. Ŝnitke finis sian gradan komponan lernadon en la Moskva Ĉajkovskij Konservatorio en 1961; ekde 1962 ĝis 1972, li laboris tie kiel profesoro. Post tio li aktive verkis filmomuzikon, komponante 70 verkojn dum 30 jaroj.

La soveta burokratio ofte konsideris la verkojn de Ŝnitke suspektindaj; lia Unua Simfonio estis efektive barata de la Komponista Unio. En 1980 la registaro malpermesis Ŝnitken veturi el Sovetunio.

Portreton de Ŝnitke pentris Reginald Gray en 1972

En 1985 la komponiston atakis apopleksio, kiu lasis lin en komato; li preskaŭ mortis, sed baldaŭ pli-malpli resaniĝis, kaj daŭrigis sian komponadon.

Poste Ŝnitke transloĝiĝis en Hamburgon en 1990; tamen lia sano ne restis bona: la komponisto havis pliajn apopleksiojn, kaj fine mortis la 3-an de aŭgusto, 1998. Li estis enterigita en la 10-a tereno de la moskva Novodeviĉje tombejo.

En Moskvo sukcese funkcias la Moskva Ŝtata Muzika Ŝnitke Instituto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La fruaj komponaĵoj de Ŝnitke montris la fortan influon de Dmitri Ŝostakoviĉ, sed kiam la itala komponisto Luigi Nono vizitis Sovetunion, Ŝnitke ekinteresiĝis pri seria muziko, kiu videblas en lia verko Muziko por Fortepiano kaj Ĉambra Orkestro. Unufoje li skribis: "La celo de mia vivo estas unuigi seriozan muzikon kaj salonmuzikon, eĉ se, farante tion, mi rompos mian kolon."

Poste li kreis novan muzikstilon, "polistilismo", en kiu li kombinis muzikon de diversaj stiloj kaj epokoj. Tamen, plimalsaniĝante, Ŝnitke sian aŭdacan stilon grade forlasis por muziko pli trankvila.

Ŝnitke interalie verkis naŭ simfoniojn, kelkajn solo-verkojn, kaj multe da ĉambraj kaj ĥoraj komponaĵoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]