Alfred Butts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Butts
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1899 (1899-04-13)
en Poughkeepsie
Morto 4-an de aprilo 1993 (1993-04-04) (93-jaraĝa)
en Rhinebeck
Lingvoj angla
Loĝloko Jackson Heights
Ŝtataneco Usono
Alma mater Poughkeepsie High School
Okupo
Okupo arkitektoinventisto
Verkoj Skrablo
vdr

Alfred Mosher BUTTS (naskiĝis la 13-an de aprilo 1899 en Poughkeepsie (Nov-Jorkio), mortis la 4-an de aprilo 1993 en Novjorko) - usona arkitekto, elpensinto de la tabulludo skrablo.

Komence de la tridekaj jaroj de la 20-a jc. spertante senlaborecon Alfred Butts decidis elpensi novan tabulludon. Analizante la ekzistantajn ludojn, li dividis ilin en tri kategoriojn: nombraj ludoj, kiel bingoĵetkuboj, taktikaj ludoj, kiel ŝakodamludo, kaj vortaj ludoj, kiel anagramoj. Krome li inspiris sin el vortludo priskribita en la rakonto The Gold-Bug (La ora skarabo) de Edgar Allan Poe, en kiu la ĉefrolanto devis deĉifri la kriptaĵon, helpante sin per scio pri literofteco. Utiligante ĉi tiun konon Butts strebis krei ludon, kiu enhavu elementojn de ĉiuj tri menciitaj kategorioj. Analizante frontpaĝojn de The New York Times, li kalkulis aperoftecon de ĉiuj literoj de la angla lingvo, por fiksi la ĝustan nombron de koncernaj literoj en la ludkompleto (ekzemple la litero S, kiu servas por formi pluralon de substantivoj kaj triapersonan prezencon de verboj aperas kvarfoje sur tegoloj de la ludkompleto). La principoj estis simplaj. El la speciale preparita literkompleto ludantoj lotumis po sep literojn kaj strebis kunmeti per ili laŭeble altpoentajn vortojn.

Komence Butts nomis sian ludon „Lexiko”, poste li ŝanĝis la nomon al „Criss Cross Words” kaj ekserĉis aĉetonton de la patento por ĉi tiu ludo. Tamen ludproduktistoj ne montris intereson pri la projekto kaj fine Butts decidis vendi la rajtojn al la ludo al la entreprenisto kaj juristo James Brunot. Tiu ĉi enkondukis kelkajn modifojn kaj nomis la ludon „Scrabble” (palpserĉi). En 1948 la ludo estis patentita kaj Butts kune kun sia edzino transformis forlasitan lernejsidejon en Dodgington (Konektikuto) en fabrikon de „Scrabble”. En 1949 ili produktis 2400 ludkompletojn. Nuntempe sole en Usono oni vendas ĉirkaŭ du milionojn da kompletoj jare.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Pollingva vikipedio