Alfred Edward Wackrill

El Vikipedio
(Alidirektita el Alfred E. Wackrill)
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilpaĝo de "Ok Noveloj".

Alfred Edward WACKRILL [ŭakril] (naskiĝis la 11-an de februaro 1862, mortis la 16-an de aŭgusto 1924 en Londono) estis angla inĝeniero, membro de la Akademio de Esperanto kaj pioniro de Esperanto en Britio.

Wackrill laboris pri la konstruo de la Tay-ponto en Skotlando kaj estis ĉeftermezuristo en Cejlono.

Li kelkajn jarojn redaktis The British Esperantist ("La Brita Esperantisto"). Lia ĝis hodiaŭ sentebla, plej grava laboro estis tiu de revizia redaktisto de la traduko de la Nova testamento por la Londona Biblio, kiu tra Plena Ilustrita Vortaro (PIV de 1970, 2002, 2005) ĝis la nuntempo servas kiel grava lingva modelo.

Verkoj (elekto) [redakti]

kaj – laŭ Enciklopedio de Esperanto (1934) – "multe da unuaranga laboro literatura, pedagogia, recenza".

Literaturo [redakti]

  • Ne ind. (= Setälä, Vilho) (1921). Niaj Akademianoj. En: Esperanta Finnlando 1921:1 (jan), p. 4-8

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Libroj de kaj pri Alfred Edward Wackrill en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Ekstera ligilo    Artikoloj de kaj pri Alfred Edward Wackrill en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)