Alfred Einstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alfred EINSTEIN (* 30-an de decembro 1880 en Munkeno; † 13-an de februaro 1952 en El Cerrito, Kalifornio, Usono) estis germana muziksciencisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Deveno, junaĝo kaj sciencaj komencoj[redakti | redakti fonton]

Alfred Einstein devenis de juda familio el Munkeno. Li estis post la gefratoj Max kaj Bertha la tria infano de siaj gepatroj. La patro estis kunsocietano de firmao C. Neuburger & Einstein, grandkomerco de silkaj kaj veluraj varoj.

Einstein iris post kvar jaroj ĉe popollernejo dum ses jaroj al Luitpold-Gimnazio kaj poste al Reĝa Terezia-Gimnazio en Munkeno. La multleginta kaj kleriĝemega lernanto komencis ludi la violonon en la aĝo de naŭ aŭ dek jaroj. Post la abituro en 1899 Einstein studis – koncedo al la gepatroj – dum unu jaro jursciencojn. Sed poste li laŭiris siajn interesojn: Li sekvis kompozicio-instruon ĉe Anton Beer-Walbrunn ĉe la Akademio de Tonarto en Munkeno kaj komencis studon pri muzikscienco, kiun li en decembro de 1903 finis per doktortezo pri la gambovjolo en la 16-a kaj 17-a jarcentoj.

Lia tezoprizorganto Adolf Sandberger rifuzis al li la habilitigon, laŭ konvinko de Einstein pro kontraŭjuda malsimpatio. Tamen Sandberger partoprenigis lin plue je siaj propraj esploroj kaj en 1918 helpis al li atingi la postenon de eldonisto de la revuo „Zeitschrift für Musikwissenschaft“. Verŝajne estas – krom la rifuzo de habilitigo fare de Sandberger – atribuenda al la kontraŭjuda humoro ĉe la universitatoj de la Vajmara Respubliko, ke al li en la tridekaj jaroj inter lia doktoriĝo kaj lia ekzilado malgraŭ vigla publikado akademia kariero restis fermita.

En la militotempo Einstein estis sendita pro "anima malordiĝo" en malsanulejon, kie li verkis sian unuan gravan muziksciencan verkon, "Geschichte der Musik" (Historio de la muziko; 1917), plene sen helpo de leksikoj kaj muzikaj rimedoj.

Kiel muzikkritikisto en Munkeno kaj Berlino[redakti | redakti fonton]

Post kiam li majon 1927 en letero al sia amiko Theodor Kroyer esperplene peti informon pri siaj ŝancoj pri profesorposteno en Heidelberg sukcede de Hans Joachim Moser, Moser skribe sciigis al Kroyer, ke la manka habilitiĝo kaj la judeco de Einstein kontraŭstaris profesoriĝon. Einstein restis do privatscienculo kaj daŭrigis perlabori kiel muzikkritikisto.

Ekde 1909 ĝis 1917 li laboris por la gazeto „Münchener Neuesten Nachrichten“ kaj inter 1917 kaj 1927 por la gazeto „Münchener Post“. Duontagan lektoradon ĉe eldonejo Dreimaskenverlag en Munkeno, supozeble ekde 1921 ĝis 1927, lin nomis en 1927 en letero al Kroyer kiel „sklaveco“. Inter 1927 kaj 1933 li estis redaktisto ĉe la gazeto „Berliner Tageblatt“, kie li antaŭiĝis kiel unu el la plej renomaj germanlingvaj kritikistoj.

Ligo kun Albert Einstein[redakti | redakti fonton]

En lia berlina tempo evoluis lia amikeco kun Albert Einstein, kies najbaro li fariĝis komence de 1928 kaj kun kiu li kantis en la lernejoĥoro de la komune vizitata Luitpold-Gimnazio. Albert Einstein engaĝiĝis poste ĉe la migradoficejoj por la elmigrado de Alfred Einstein en Usonon, kaj la du Einstein foje renkontiĝis en Princeton. La ege disvastigita aserto de kuzeco inter Alfred kaj Albert Einstein tamen ne estas pruvebla, kvankam malproksima parenceco estus evidenta.

Ekzilo kaj profesora katedro en Northampton[redakti | redakti fonton]

Eva Einstein, la ununura gefilo el la geedzeco de la jaro 1906 kun Hertha Heumann, memoriĝis, ke la elmigrado post la potencpreno de Hitlerestis findecidita. La 24-an de junio 1933 Deutsche Musikgesellschaft (germana muziksocieto) maldungis Einstein kiel redaktisto de la muzikscienca revuo „Zeitschrift für Musikwissenschaft“. Komence de aŭgusto li ricevis sian maldungon de „Berliner Tageblatt“, je kio ties cirkonstancoj ne estas tute klaraj.

Fine de julio Einstein partoprenis muziksciencan kongreson en Kembriĝo, de kiu li ne plu revenis al Germanujo. La sekvajn jarojn ĝis la iro en la usonan ekzilejon komence de 1939 li kaj sia familio pasigis en Anglujo, Italujo, Aŭstrujo kaj Svisujo. En ĉi tiu tempo Einstein sindediĉis je finance streĉa situacio al siaj esploroj. Ankoraŭ en 1937 la tria eldono de la verkregistro pri Mozart, Köchel-Verzeichnis, priverkita de li, rajtis aperi per aparta permeso de Reichsmusikkammer kun lia nomo sur la titolo.

Jam tri semajnojn antaŭ la envojaĝon en Usonon Einstein ricevis la oferton instrui ĉe Smith College, renoma virino-universitato en Northampton, Masaĉuseco, kie li restis ĝis sia pensiiĝo en 1950. La malvasta instrudevo donis al li sufiĉe da libereco por gastprelegoj ĉe aliaj universitatoj kaj por siaj esploroj. Nur en 1939 la 58-jara Einstein trovis la laborkondiĉojn, kiujn li sopiris ekde sia doktoriĝo en 1903.

Al Eŭropo tamen li rigardis dum kaj post la milito suspekteme: Li ekzemple rifuzis en 1949 inviton de la Libera Universitato Berlino, ĉar li ne sentis sopiron al „vizito en la Kvara Regno“. Ankaŭ li rifuzis samjare la Oran Mozart-Medalon de la Internacia Fondaĵo Mozarteum je Salcburgo, ne plu publikigis en Germanujo kaj sekvis kolerege la "malnaziigo"-procesojn kontraŭ muzikistoj kaj sciencistoj.

Liajn planojn, verki post la pensiiĝo ĉe la universitato de Miĉigano pri eldono de la kompleta verkaro de Mozart, rompis korinfarkto. La familio transloĝiĝis pro la milda klimato al El Cerrito ĉe Berklio, Kalifornio, kie Einstein private daŭrigis siajn esplorojn. Januaron de 1952 lin terenĵetis nova koratako, je kies sekvoj li mortis la 13-an de februaro.

Scienca verkaro[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Muziksciencisto Alfred Einstein ankaŭ hodiaŭ estas konata eĉ inter nefakuloj. La libro „Mozart, sia karaktero, sia verkaro“ (angle 1945, germane 1947), ekestinta el la esploroj por la tria eldono de la Köchel-registro (1937), subtenas pli ol sesdek jarojn post ĝia aperado lian famon kiel Mozart-fakulo. Sed ankaŭ verkoj kiel „Größe in der Musik“ (angle 1941, germane 1951), „Die Romantik in der Musik“ (angle 1947, germane 1950), „Schubert“ (angle 1951, germane 1952) same kiel multaj muzikestetikaj eseoj povas atingi pro siaj ilustra lingvaĵo, spriteco kaj originaleco vastan publikon.

La libroj de Einstein dankas sian egan disvastiĝon al elstara kono de la pokaza kompleta verkaro kaj al la virtuozeco de sia prezentado. Ankaŭ nun liaj juĝemaj taksadoj instigas al propra okupiĝo kaj memstara kritiko.

La libro de Einstein pri Mozart apartenis ripetfoje al la legaĵo de Thomas Mann dum liaj malfruaj vivojaroj. Einstein komunikis letere kun aro de la plej gravaj muzikistoj kaj verkistoj siatempaj. En la koresponaĵoj troviĝas leteroj inter alie de Béla Bartók, Bruno Walter, Edwin Fischer, Stefan Zweig, Thomas Mann, Fritz BuschPaul Hindemith kaj Wilhelm Furtwängler.

Eldonisto[redakti | redakti fonton]

Per sia preciza fontoverkado, kiu efikis krom „Köchel“ ekzemple sur la naŭa ĝis dekunua eldonoj de „Musiklexikon“ (1919, 1922, 1929) de Hugo Riemann kaj sur la trivoluma „The Italian Madrigal“ (1949), ker per la eldono de la muzikscienca revuo „Zeitschrift für Musikwissenschaft“ (1918-1933) Einstein establiĝis kiel gravulo en la germana muzikesploro, kvankam li nur en la jaro 1939 ektenis universitatan postenon en Usono.

Postlasaĵo[redakti | redakti fonton]

La postlasaĵo de Einstein troviĝas kiel Alfred Einstein Collection 1 und 2 en la muzikbiblioteko de Universitato Berkeley, kiu ankaŭ posedas lian muziksciencan bibliotekon. La partiturkopioj, pretigitaj de li por liaj esploroj, troviĝas en biblioteko ĉe mezlernejo Smith College.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Zur deutschen Literatur für Viola da Gamba im 16. und 17. Jahrhundert, Diss. München 1903 (31 S.); Druckfassung in: Publikationen der Internationalen Musikgesellschaft. Beih. F. 2, H. 1.
  • Geschichte der Musik, Leipzig, Berlin: Teubner 1917 (Aus Natur und Geisteswelt, Bd. 438) [weitere überarbeitete Fassungen]
    • Geschichte der Musik. Von den Anfängen bis zur Gegenwart, Zürich / Stuttgart: Pan-Verl. 1953. (letzte Fassung mit Ergänzungen, Notenbeispielen und einem neuen Schlusskapitel "Gestern und heute").
  • Heinrich Schütz, Kassel: Bärenreiter, 1928 (39 S. Notenbeispiele).
  • Gluck. Sein Leben - seine Werke. - Revidierte Neuauflage: Kassel ; Basel : Bärenreiter, 1987. ISBN 3-7618-0810-0 -
    • Englische Fassung: Gluck / by Alfred Einstein. Transl. by Eric Blom. London: J.M.Dent, 1936
  • Mozart und die Humanität, in: Mass und Wert. Zweimonatsschrift für freie deutsche Kultur. Hrsg. v. Thomas Mann und Konrad Falke. 1. Jahrgang: Heft 4 März / April 1938.
  • Größe in der Musik, zuerst englisch "Greatness in Music", New York und London: Oxford University Press 1941.
    • Deutsch: Zürich : Pan-Verl., 1953. - 336 S. : zahlreiche Notenbeispiele, 1980 dtv / Bärenreiter (mit einem Vorwort von Carl Dahlhaus).
  • Mozart. Sein Charakter, sein Werk. - zuerst englisch New York: Oxford University Press 1945.
    • Stockholm : Bermann-Fischer, 1947. 636 S. : Ill., Notenbeispiele (zahlreiche überarbeitete Auflagen).
    • Frankfurt am Main: Fischer Taschenbuchverlag, 1991 / 2006.
  • Die Romantik in der Musik, zuerst Englisch "Music in the Romantic Era", New York: Norton 1947.
    • Deutsch: München : Liechtenstein-Verl., 1950. - 434 S.; zuletzt, Stuttgart : Metzler, 1992.
  • The Italien Madrigal (Das italienische Madrigal), 3 Bde. (Bd.3 Beispielband), Princeton (New Jersey), Princeton University Press 1949.
  • Schubert. Ein musikalisches Porträt. - zuerst englisch "Schubert. A Musical Portrait", New York und London: Oxford University Press 1951.
    • Deutsch Zürich. Pan-Verl., 1952. - 404 S. Notenbeispiele.
  • Von Schütz bis Hindemith. Essays über Musik und Musiker, Zürich ; Stuttgart: Pan-Verl., 1957. - 271 S. : Ill., Notenbeispiele.
  • Nationale und universale Musik. Neue Essays, Zürich/Stuttgart. Pan-Verl., 1958. - 274 S. Notenbeispiele. (Der Band bildet die Fortsetzung zu : Von Schütz bis Hindemith.)
  • Chronologisch-thematisches Verzeichnis sämtlicher Tonwerke Wolfgang Amadé Mozarts. Nebst Angabe der verlorengegangenen, angefangenen, übertragenen, zweifelhaften und unterschobenen Kompositionen. Von Ludwig Ritter von Köchel. - 4. Aufl. / in der Bearbeitung von Alfred Einstein. - Leipzig : Breitkopf & Härtel, 1937, Nachdruck 1958. - XLIX, 984 S. : überwiegend Notenbeispiele.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Partituroj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Giovanni Pierluigi da Palestrina: Missa Papae Marcelli. Eingeleitet und hrsg. von Alfred Einstein, München: Drei Masken, 1921.
  • Johann Christian Bach: Sinfonia D dur / D major / Re majeur. Op. 18/4. Pocket Score / Taschenpartitur. Edited for the first time and with Foreword (English and German) by Alfred Einstein. Mit einer 2sprachigen Einleitung von Alfred Einstein, Leipzig, Eulenburg. 1934.
  • Arcangelo Corelli: Concerto grosso No.8 [Christmas Concerto] for 2 Violins, Violoncello and String Orchestra. Edited and with Foreword by Alfred Einstein, London: Eulenburg o.J. (ca.1965).
  • Giovanni Battista Viotti: Concerto No. 22 A minor for Violin and Orchestra Edited with a forword by Alfred Einstein, London: Ernst Eulenburg o.J.

Pluaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Hugo Riemanns Musik-Lexikon (9., 10. und 11. Auflage), Berlin: Max Hesse, 1919 / 1922 / 1929.
  • Das Neue Musiklexikon. Nach dem Dictionary of Modern Music and Musicians, herausgegeben von A. Eaglefield-Hull, übersetzt und bearbeitet von Alfred Einstein, Berlin: Max Hesse, 1926.
  • Briefe deutscher Musiker. Herausgegeben von Alfred Einstein, Stockholm: Bermann-Fischer, 1938.
    • Zweite Auflage: Zürich / Stuttgart: Pan-Verl., 1953.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Alfred Einstein » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3377898 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)