Alfred Hitchcock
Alfred Hitchcock | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Alfred Joseph Hitchcock |
Aliaj nomoj | Hitchcock |
Naskiĝo | 13-a de aŭgusto 1899 en Leytonstone, London, Anglio |
Morto | 29-a de aprilo, 1980 en Bel Air, Losanĝeleso, Kalifornio, Usono |
Mortokialo | rena malfunkcio |
Lingvoj | germana • angla |
Loĝloko | Londono • Leytonstone |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Usono • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Alma mater | Universitato de Londono • Tower Hamlets College • Salesian College |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | William Hitchcock |
Edz(in)o | Alma Reville |
Infano | Pat Hitchcock |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • filmproduktoro • filmmuntisto • televida produktoro • filmaktoro • televida reĝisoro • ĉefkameraisto • reĝisoro • produktoro |
Verkoj | North by Northwest La viro kiu sciis tro multe Foreign Correspondent La sinjorino malaperas La 39 ŝtupoj Saboteur Torn Curtain Psycho Vertigo The Birds |
Alfred HITCHCOCK ([ˈælfɹɛd hɪtʃkɒk], Esperante Alfredo ĤIĈKOK naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1899 en Londono, mortis la 29-an de aprilo 1980 en Losanĝeleso) estis brita reĝisoro.
Lia unua grava filmo estis The Lodger. Ĝi temis pri familio suspektanta sian subluanton esti murdisto. Ĝi jam havis ĝiujn elementojn de tipa Hitchcock-filmo: krimon, hororon, kaj psikologian profundecon.
Post pluraj filmoj faritaj en Britio, Alfred Hitchcock en 1939 eklaboris en Hollywood. Li estas la majstro de suspenso, ofte baziĝanta sur t.n. makgufino.
Cetere li en ĉiuj filmoj transprenas mem malgrandan rolon (konkrete gastrolon): komence li tion faris pro la manko de statistoj, sed poste tio fariĝis lia persona signo.
Listo de filmoj
- The Lodger: a Story of the London Fog (Britio, 1926)
- Blackmail (Britio, 1929)
- Number Seventeen (Britio, 1932)
- The Man Who Knew Too Much (Britio, 1934)
- The Thirty-Nine Steps (Britio, 1935)
- Sabotage (Britio, 1936)
- A Lady Vanishes (Britio, 1938)
- Rebecca (Usono, 1940)
- Suspicion (Usono, 1941)
- Shadow of a Doubt (Usono, 1943)
- Lifeboat (Usono, 1943)
- Spellbound (Usono, 1945)
- The Rope (Usono, 1948)
- Stage Fright (Usono, 1950)
- Strangers on a Train (Usono, 1951)
- Dial “M” for Murder (Usono, 1954)
- Rear Window (Usono, 1954)
- The Trouble with Harry (Usono, 1956)
- Vertigo (Usono, 1958)
- North by Northwest (Usono, 1959)
- Psycho (Usono, 1960)
- The Birds (Usono, 1963)
- Marnie (Usono, 1964)
- Torn Curtain (Usono, 1966)
- Topaz (Usono, 1969)
- Frenzy (Britio, 1972)